Béla Máriássy [mAriAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máriássy Béla estis hungara juristo, parlamentano, politikisto, bienulo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis markus kaj batizfalvi.

Béla Máriássy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1824 (1824-10-23)
en Brzotín
Morto 5-an de oktobro 1897 (1897-10-05) (72-jaraĝa)
en Zsadány
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistopublikigisto
vdr

Béla Máriássy [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1824 en Hungara reĝlando en Berzéte (nuntempa Brzotín en Slovakio). Li mortis la 5-an de oktobro 1897 en Abaúj-Torna en Zsadány (la nuna slovaka nomo estas nekonata).

Biografio redakti

Béla Máriássy komence estis edukita hejme, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Pest. Post siaj studoj li havis jurajn taskojn en Pozsony. Ekde 1843 li interesiĝis pri la politiko. En la sekva jaro li vojaĝis en Britio kaj Francio. Li batalis por la Hungara revolucio de 1848. En 1855 li translokiĝis al Pest (urbo). En 1861 li estis elektita parlamenta deputito, sed la parlamentaj kunsidoj okazis nur en la menciita jaro. En 1864 li estis arestita, sed oni ne trovis konkretaĵojn pri la akuzo. Li denove estis parlamentano inter 18691875, poste li forlasis la politikon kaj li kontribuis artikolojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Helyzetünk (Nia (financa) stato), (1868)
  • Pénzügyeinkről (1874)
  • Zsidókérdés és uzsora (1884)
  • Magyarország közjoga (1893)

Fontoj redakti