Bókaháza
Bókaháza estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 8741
- Telefonprefikso: 83
- Koordinatoj: 46°46′37″N 17°06'16″E
Situo redakti
Bókaháza situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Zala (rivero), laŭ traira flankovojo. Hévíz troviĝas 8, Keszthely 13, Balatonszentgyörgy 21, Zalaszentgrót 23, Zalaegerszeg 25, Zalakaros 30 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1479. La kampoj longe apartenis al familio Bóka. En la 17-a jarcento supozeble pro la turkaj atakoj ĝi senhomiĝis. Inter 1895-1974 la komunumo havis fervojan stacidomon. La fervojo funkciis inter Zalaszentgrót-Balatonszentgyörgy.
En Bókaháza migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo
- kastelo de Botka de 1787