Distrikto Keszthely
La Distrikto Keszthely [kesthej] (hungare Keszthelyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala. Ĝi situas sur montaro kaj montetaro laŭ Zala (rivero) kaj Balatono en la plej orienta parto de la departemento (en la okcidenta parto de la lando.
Distrikto Keszthely | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Zala | ||
Ĉefurbo | Keszthely | ||
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)46.7835617.22381Koordinatoj: 47° N, 17° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 535,93 km² (53 593 ha) [+] | ||
Areo | 535,93 km² (53 593 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 48 288 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 90,1 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Keszthely | |||
La distrikta ĉefurbo estas Keszthely, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj 2 grandvilaĝo, la ceteraj 26 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 535,93 km², kie loĝas 49 384 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri fremdultrafiko en ambaŭ urboj kaj apud Balatono, en la ceteraj komunumoj pri agrikulturo, (fruktoj, legomoj, vitoj) kaj bestobredadoj.
Historio
redaktiTiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed inter 1950-1978 ĝi apartenis al departemento Veszprém. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
redakti- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Keszthely, kiu administras ankaŭ vilaĝon Vállus
- alia urbo: Hévíz
- grandvilaĝoj:
- Gyenesdiás
- Vonyarcvashegy, kiu administras ankaŭ vilaĝon Balatongyörök
- vilaĝoj:
- Alsópáhok, kiu administras ankaŭ vilaĝon Felsőpáhok
- Cserszegtomaj
- Karmacs, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Rezi, Vindornyafok kaj Vindornyaszőlős
- Sármellék, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Ligetfalva, Nemesbük, Szentgyörgyvár, Zalacsány, Zalaköveskút kaj Zalavár
- Várvölgy, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Vindornyalak kaj Zalaszántó
- Zalaapáti, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bókaháza, |Dióskál, Egeraracsa, Esztergályhorváti, Gétye kaj Zalaszentmárton
Fontoj
redakti- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio