Cserszegtomaj
Cserszegtomaj (csersegtomaj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Hévíz.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.7923/17.215
- Loĝantaro: 2020
- Poŝtkodo: 8372
- Telefonprefikso: 83
SituoRedakti
Cserszegtomaj situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Hévíz troviĝas 3, Keszthely 4, Balatono 5 km-ojn.
HistorioRedakti
Antaŭ la hungaroj romianoj, poste avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1357 en formo "Tolmaj". Ekde 1564 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj iom poste senhomiĝis, tamen la vinberejoj estis daŭre kulturitaj. Setlejo "Cserszeg" formiĝis en la 17-a jarcento. Cserszeg kaj Tomaj unuiĝis en 1846. Komence de la 21-a jarcento alvenis ankaŭ eksterlandanoj por loĝadi. La vilaĝanoj okupiĝas pri vinkulturo kaj turismo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto, kuracejo, apoteko.