Bözen

komunumo de Svislando

Bözen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 698 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Bözen
Blazono de Bözen
Bözen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 29′ 50″ N 8° 5′ 5″ O / 47.49722 °N, 8.08472 °O / 47.49722; 8.08472 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 50″ N 8° 5′ 5″ O / 47.49722 °N, 8.08472 °O / 47.49722; 8.08472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 698
Areo 3,96 km²
Alteco 407 m super marnivelo
Poŝtkodo 5076
Komunumkodo 4049
Mapo de Bözen
vdr

Geografio redakti

Bözen situas okcidente de la montpasejo Bözberg ĉe la supra parto de la rivero Sissle. La vilaĝon ĉirkaŭas montetoj, kiuj apartenas al la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,96 km², de kiuj 0,86 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,44 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 615 m s.m. sur la kulmino de la monto Schemel, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 397 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Sissle.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bözen limas en nordo al Elfingen, en oriento al Effingen, en sudo al Zeihen, kaj en okcidento al Hornussen.

Trafiko redakti

La komunumo Bözen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Frick al Brugg kaj per poŝtaŭtolinio al Effingen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko, kiu transiras Bözberg-Pasejon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas inter Effingen kaj Zeihen (direkte al Zuriko) kaj en Frick (direkte al Bazelo).

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bözen datiĝas el la jaro 1284 kiel Boze.

Dum mezepoko Bözen apartenis al la senjora bieno Elfingen, kiu estis posedaĵo de la Monaĥejo Murbach en Alzaco. La senjora bieno estis vendita en la jaro 1291 al la Habsburgoj. Reĝino Agnes de Hungario donacis la havaĵon en la jaro 1322 al la Monaĥejo Königsfelden en Windisch. En la 14-a jarcento estis kreita la Senjorejo Bözberg, kiu unue apartenis al la Senjoroj de Schönau kaj ek de la komenco de la 15-a jarcento al la familio de Arnold de Rotberg el Bazelo, al kiu apartenis la malalta jurisdikcio. En la jaro 1460 la regiono estis konkerita de la urbo Berno, kiu integris ĝin al la voktejo Schenkenberg.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözen fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti