Balatonmagyaród [balatonmadjarOd] estas malgranda vilaĝo kaj samtempe feriejo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa.

Malgranda ponto ĉe Balatonmagyaród
Elvidejo ĉe Balatonmagyaród

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Balatonmagyaród situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de Malgranda Balatono, laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1308 en formo Magyarad. Dum la turka erao la vilaĝo suferis multe. En 1686 aŭstroj kaj kroatoj bruldetruis la vilaĝon. En 1924 la vilaĝo ricevis la rangon grandvilaĝo kaj samtempe iĝis bienocentro de familio Széchenyi (sEĉenji). Nuntempe rolo de la fremdultrafiko kreskiĝas.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Balatonmagyaród naskiĝis instruisto József Kolmár.