Bohdan STAŜINSKI (naskiĝis la 4-an de novembro 1931 en vilaĝo Borŝĉoviĉi apud Lvovo) – oficiro de KGB, profesia murdisto.

Bohdan Staŝinski
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1931 (1931-11-04) (92-jaraĝa)
en Borshchovychi
Lingvoj rusagermanapola
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Okupo
Okupo saboteur • murdinto • agento • spiono
vdr

Ukraino, varbita de KGB kiel 19-jarulo dum studoj ĉe Lviva Universitato. Li sukcesis trovi murdistojn de Jaroslav Halan, ukraina komunista verkisto. Tri jarojn poste, en 1954, laŭ instrukcio de Politika Buroo, generalo Aleksandr Ŝelepin komisiis al li mortigon de unu el ĉefaj teoriistoj de la nacia ukraina movado, Lev Rebet, loĝantan tiutempe en la Federacia Respubliko Germanio. Atenconto ricevis pistolon ŝarĝitan de hidrogena cianido kaj pilolon kun kontraŭveneno, kiu ŝirmus lin kontraŭ venenigo. Trafa ekcelo al vizaĝo kaŭzis simptomojn similaj al korinfarkto kaj praktike malebligis ĝustan malkovron de la mortokaŭzo. Staszynski mortigis na Rebet la 12-an de oktobro 1957. Laŭvice komisiita al li tasko estis elimino de la gvidanto de ukrainaj naciistoj Stepan Bandera. Kvankam la unua provo atenci ne sukcesis, Staszynski, malgraŭ pli kaj pli grandaj obĵetoj, plenumis la taskon en Munkeno la 15-an de oktobro 1959. Pro tio li ricevis la Ordenon de Ruĝa Standardo, kiun enmanigis al li tiutempa prezidanto de KGB - Aleksandr Ŝelepin.

La tria viktimo estus inta ĉefministro de Ukrainio (de 1941) Jaroslav Steĉko. Staszynski, kiu samtempe edziĝis al Inga Pohl, germanino de la Germana Demokratia Respubliko, decidis laŭ ŝia instigo, rompi la ordonon kaj la 12-an de aŭgusto 1961 anoncis sin ĉe usonanoj en Okcidenta Berlino. Prijuĝita kaj kondamnita en 1962 je 8 jaroj de malliberigo, post kelkaj monatoj estis liberigita kaj forveturigita al Usono, kie li kaj la edzino ricevis novan identecon.

Literaturo redakti