Burgo Saaleck situas kelkajn centojn da metroj for de Rudelsburg almonte de Saale supre de la kösen-a kvartalo Saaleck en Germanujo. Ĝi nur ruine konserviĝis kaj allogas migrantojn troviĝante ĉe la porkulturturista Strato de la romaniko.

Burgo Saaleck

burgoaltaĵburgoruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 6′ 35″ N, 11° 42′ 5″ O (mapo)51.10972211.701389Koordinatoj: 51° 6′ 35″ N, 11° 42′ 5″ O (mapo)
Burgo Saaleck (Turingio)
Burgo Saaleck (Turingio)
DEC
Burgo Saaleck
Burgo Saaleck
Situo de Burgo Saaleck
Burgo Saaleck (Germanio)
Burgo Saaleck (Germanio)
DEC
Burgo Saaleck
Burgo Saaleck
Situo de Burgo Saaleck
Map
Konstruita 1200
vdr

Detaloj redakti

Kuŝas la burgo sur tegmenta, uesten elsaltanta konkokalksdorso rekte sude de Saaleck sur alteco de 172 metroj. La karakteriza bildo de la burgo kreatas per du longen videblaj rondturaj belfridoj. Ties murdikeco de ĉ. 2 metroj estas kaj la alteco de ne tute 23 metroj.[1] Murare de la surgrimpebla okcidenta turo troviĝas mezepoka necesejo kaj kameno kiuj indikas la enloĝatan etaĝon. La ŝtuparo kaj la belvidplatformo ne antaŭ la 20-a jarcento enmetitis. La iam ekzistanta turopinto ne plu renovigitis por havigi al la vizitontoj pli da spaco. La orienta turo iam estis defenda kaj neenloĝata.[2]

La kerna burgo estis ĉirkaŭata de interna kaj ekstera defendomuro. Ĉe la interna muro konserviĝis pluraj loĝejoj. Ĉe ambaŭ mallarĝaj flankoj de la ĉirkaŭanta teraso kreitis po unu foso kun antaŭa muraro. Ĉe la al Rudelsburg kliniĝanta eosta flanko de la montosprono estas antaŭe ankoraŭ aliaj kolumfosoj kun remparoj. Similiaj burgkompleksoj kun du rondaj belfridoj estas Burgo Münzenberg, Burgo Hoh-Andlau, Burgo Botenlauben, Burgo Kohren kaj Burgo Thurant.

(Konstru)historio redakti

Dum mezepoko kaj frua Moderno redakti

Konstruigitoj de la komence de la 12-a jarcento estiĝinta burgo estis eble la margrafoj de Meißen kiuj planis ĝin kiel kontraŭon al la najbara episkopa Rudelsburg-kastelo. En 1140 estis la unua dokumenta mencio kun la nomo Hermannus advocatus de Salek (do vokto de Saaleck)[3] kiuj sekve laboris kaj por la naumburg-aj episkopoj kaj por la turingiaj landgrafoj kaj por la meißen-anoj. Ĉirkaŭ 1220 la burgo ekapartenis al la Schenken-oj de Vargula. Rudolfo la 2-a, senjoro de Saaleck, tre famiĝis pro lia servo ĉe la kortego de Hermano la 1-a kaj krucmilitistis.[4] En 1344 la schenken-oj de Saaleck vendis la kasteon kun ĉiuj posedaĵoj al la episkopoj de Naumburg kiuj kreis el la tiea regiono la Administradujo Saaleck. Rudolf Schenk de Saaleck-Nebra estis inter 1352 kaj 1362 episkopo de Naumburg. en 1396 garantidonis la naumburg-a episkopo la burgon reen al la senjoroj de Saaleck. En 1523 forlasitis la centra burgo kaj la administrado faritis disde la antaŭburgo.[5] Burgo kaj Administradujo Saaleck venis en 1544 al Administradujo Naŭmburg. Post la transiro de burgo kaj administradujo kun la antaŭa vilaĝo Stendorf al la albertidaj elektoprinco Aŭgusto (Saksio).[6] Ankoraŭ ĝis 1585 la burgo estis loĝejo de administranto. Post lia transloĝiĝo al Stendorf la vilaĝo eknomiĝis kavalira bieno - kaj la forlasita burgo ekkadukiĝis. Ĝis ĉ. 1800 ĝis servis kiel ŝtonrompejo por la kamparanoj de la ĉirkaŭaĵoj.

La turoj kaj eroj de la ekstera ĉirkaŭbarilaro ankoraŭ el la malfrua 12-a jarcento datumas verŝajne. Tio pli evidentiĝis ĉe la okcidenta turo kun bone datumigebla ŝtona ornamaĵo kaj meblaro (kameno, necesejo) klare atribueblaj. Ankaŭ la eosta turo kerne ankoraŭ romanika estas: tamen ĝi supre novefaritis dum gotikjaj tempoj aŭ almenaŭ ĝia ekstera supraĵo novigitis. Ĝis nun apenaŭ priesplorataj estas la eksteraj kompleksoj el kiuj kelkaj murospuroj ankoraŭ spektindas. Iam ili etendiĝis ĝis la vilaĝo Saaleck mure kaj fosaĵe.

Burga romantiko de la 19-a jarcento redakti

 
Burgo Saaleck
 
Rudelsburg kaj Burgo Saaleck

Ĉ. en 1804 venditis la kavalirbieno Stendorf kun la ruino al la etgrundposedantaj senjoroj de Feilitzsch,[7] kiuj restis laŭleĝaj havadantoj ĝis la senproprietigo fare de la komunistoj post la sovetia okupiĝo en 1945.

Laŭ decido de la Viena kongreso Saaleck iĝis prusia kaj en 1818 parto de Distrikto Na umburg ene de Provincero Merseburg.[8] Ekde la mezo de la 19-a jarcento la de Hermann Allmers verkita studenta kanto Dort Saaleck, hier die Rudelsburg glorigas la romantikan pejzaĝon de Saale-valo apud la du tuj najbaraj burgkompleksoj. Okaze de arĥeologiaj esploroj en 1930 oni ne kapablis klarigi ĉiujn mezepokajn koneksojn kontruajn malgraŭ malkovro de malnova puto.

Dum Vajmara respubliko kaj sub nacisocialismo redakti

Burgturo estis en 1922 la lasta sinkaŝejo de la murdistoj de Walther Rathenaŭ, de Erwin Kern kaj Hermann Fisĉer, kiuj oni malkovris tie en la 17.7.1922. Dum arestiĝo unu pafmortigitis, dume la dua memortigis sin. La tiama lupreninto Hans-Wilhelm Stein kondamnitis pro tio.

La paramilitismaj societoj Der Stahlhelm kaj Bund der Frontsoldaten kune kun gvidintoj de la Maramea Ehrhardt-brigado senvualigis kun SS-anoj kaj Sturmabteilung en la 17.7.1933 memoritabulon am por tiu ĉi heroo (en iliaj okuloj) ĉe la belfrido. Oktobre samjare starigitis malantaŭ solena diservo fare de elstaraj nayioj sur la tombejo saaleck-a memorigŝtono. Pro pli kaj pli da dekstraj pilgrimantoj ĝi forigitis kaj detruitis en 2000 laŭ iniciato de la pastorino kaj kun helpo de Bundeswehr.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Pri la historio kaj konstruhistorio redakti

  • Hansjürgen Brachmann: G 17 Bad Kösen, Kr. Naumburg (Bez. Halle). Ĉe: Joachim Herrmann (eld.): Archäologie in der Deutschen Demokratischen Republik. Denkmale und Funde, Urania-Verlag, Leipzig 1989, ISBN 3-332-00308-9; Lizenzproduktion Theiss-Verlag, Stuttgart 1989, ISBN 3-8062-0531-0, p. 815-816
  • Reinhard Schmitt: Zum Stand der Bergfriedforschung in Sachsen-Anhalt. Ĉe: Burgenforschung aus Sachsen 3/4, 1994, p. 143–178.
  • Reinhard Schmitt: Bad Kösen. Rudelsburg, Saaleck, Romanisches Haus (Große Baudenkmäler Heft 457) 3-a eldono, München/Berlin 1996, p. 2–15.
  • Reinhard Schmitt: Burgen des hohen Mittelalters an der unteren Unstrut und um Naumburg. Zum Stand der Forschung. Ĉe: Burgen um Freyburg und Naumburg. Burgen und Schlösser in Sachsen-Anhalt Sonderheft. Halle/Saale 1996, p. 6–48, konkrete p. 18-19
  • Reinhard Schmitt: Burg Saaleck, Burgenlandkreis. Zur Geschichte und Baugeschichte. Ĉe: Burgen und Schlösser in Sachsen-Anhalt Bd. 15, 2006, ISSN 0944-4157, p. 6–56.
  • Gerd Strickhausen: Burgen der Ludowinger in Thüringen, Hessen und dem Rheinland: Studien zu Architektur und Landesherrschaft im Hochmittelalter. (Quellen und Forschungen zur hessischen Geschichte Bd. 109.) Darmstadt k.a.: Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission, Darmstadt k.a. 1998, ISBN 3-88443-061-0, p. 238-239 (Strickhausen takasas komencon de burgkonstruo nur post 1225)

Pri la historio de la 19-a kaj 20-a jarcentoj redakti

  • Kai Agthe: „Und ein Lied streicht durch die Hallen …“. Burgen-Romantik am Beispiel von Rudelsburg und Saaleck. Ĉe: Palmbaum. Literarisches Journal aus Thüringen Bd. 10 Hf. 2, 2002, p. 7–14.
  • Rüdiger Haufe: „Die Geister der Burg Saaleck“. Der „Burgherr“ Hans Wilhelm Stein im Schnittpunkt von völkischer Bewegung und Heimatbewegung. Ĉe: Rudelsburg – Saaleck – Kyffhäuser. Protokollband der wissenschaftlichen Tagungen 14. – 16. Juni 2002 in Bad Kösen und 13. – 15. Juni 2003 in Bad Frankenhausen (Deutsche Erinnerungslandschaften 1. Beiträge zur Regional- und Landeskultur Sachsen-Anhalts 32). Landesheimatbund Sachsen-Anhalt e.V., Halle/Saale 2004, ISBN 3-928466-70-4, p. 50–72.
  • Jürgen John: Zeitgeschichte und Erinnerungskultur. Grundaspekte und ein Fallbeispiel: die Erinnerungslandschaft Rudelsburg-Saaleck. Ĉe: Ramona Myrrhe (eld.): Geschichte als Beruf. Demokratie und Diktatur, Protestantismus und politische Kultur (Festschrift zum 65. Geburtstag von Klaus Erich Pollmann). Stekovics, Halle/Saale 2005, ISBN 3-89923-101-5, p. 121–138.
  • Rüdiger Kutz: Die Rudelsburg als Symbolort der Kösener Corpsstudenten. Ĉe: Rudelsburg – Saaleck – Kyffhäuser. Protokollband der wissenschaftlichen Tagungen 14. – 16. Juni 2002 in Bad Kösen und 13. – 15. Juni 2003 in Bad Frankenhausen (Deutsche Erinnerungslandschaften 1. Beiträge zur Regional- und Landeskultur Sachsen-Anhalts 32). Landesheimatbund Sachsen-Anhalt e.V., Halle/Saale 2004, ISBN 3-928466-70-4, p. 103–125.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Burg Saaleck en la germana Vikipedio.