Cirilo el Jerusalemo

kristana teologo je la 4a jarcento
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cirilo

Cirilo el Jerusalemo (aŭ de Jerusalemo) (en greka, Κύριλλος Α΄ Ιεροσολύμων [Kýrillos A Ierosolýmon]; en latina, Cyrillus Hierosolymitanus; ĉ. 313 - 386) estis greka episkopo kaj elstara membro de la patristiko. Li estas adorata kiel sanktulo fare kaj de la Katolika Eklezio kaj de la Ortodoksa Eklezio. En 1883 li estis deklarita Doktoro de la Eklezio fare de la papo Leono la 13-a.

Sankta
Cirilo el Jerusalemo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 313
en Jerusalemo
Morto 386
en Jerusalemo
Religio kristanismokatolikismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Sanktulo
Festotago 18-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oni elstarigis lin dum la Unua koncilio de Niceo kaj en 358 li estis elpostenigita. Fine, en 381, Cirilo estis oficiale agnoskita kiel legitima episkopo de Jerusalemo fare de siaj samuloj ĉe la Koncilio de Konstantinopolo. Li reprezentis moderan tendencon inter arianismo kaj homooúsios (egaleco inter patro kaj filo).

Lia festotago estas la 18-a de marto.