Conrad Martens (naskiĝis en 1801, mortis la 21-an de aŭgusto 1878) estis anglo-naskita pejzaĝpentristo aktiva en Aŭstralio el 1835.

Conrad Martens
Portreto de Conrad Martens, 187-? (sepiotona foto), Nacia Biblioteko de Aŭstralio
Portreto de Conrad Martens, 187-? (sepiotona foto), Nacia Biblioteko de Aŭstralio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1801 (1801-01-01)
en Londono
Morto 21-an de aŭgusto 1878 (1878-08-21) (77-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Frat(in)o John William Martens
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo kaj kariero redakti

La patro de Conrad Martens estis komercisto kiu venis al Londono kiel konsulo de Aŭstrio; Conrad naskiĝis en "Crutched Friars" ĉe Tower Hill. Kiel liaj du fratoj, John William kaj Henry, ankaŭ li studis por pejzaĝismo kun la elstara akvarelisto Copley Fielding.

En 1833 li partoprenis en la fama Vojaĝo de la Beagle, dum kiu li amikiĝis kun Charles Darwin. Ili navigis suden al Patagonio, kaj atingis ĝis Puerto Deseado la 23an de Decembro 1833. Tie Martens pafis reaon kiujn ili ĝus manĝis antaŭ Darwin konstatis, ke temas pri la rara pli malgranda specio de reao pri kiu parolis al li gaŭĉoj, kaj el kiu oni konservis la restojn, kiuj utilis por la priskribo de la Malgranda reao. Martens poste veturis al Aŭstralio kaj sukcesis kiel pentristo en Sidnejo ekde 1835.

 
Akvarelo pentrita dum la veturo tra Fuegio montrante la ŝipon Beagle kaj indiĝenajn Fuegianojn.

Referencoj redakti

  • Richard Keynes. Fossils, Finches and Fuegians: Charles Darwin's Adventures and Discoveries on the Beagle, 1832-1836. (London: HarperCollins, 2002) ISBN 0-00-710189-9. Tiu libro enhavas kelkajn reproduktojn de verkoj de Martens.

Plua legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti