David Hammerstein Mintz

David Hammerstein Mintz, naskiĝinta la 23-an de septembro 1955 en Los-Anĝeleso, estas hispana politikisto de usona deveno. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Los Verdes. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, David Hammerstein Mintz estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

David Hammerstein Mintz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1955 (1955-09-23) (68-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Kalifornio vd
Partio La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikistosociologo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studo de sociologio en Kalifornio (1973-1978), li laboris kiel mezlerneja instruisto de ekonomiko kaj geografio en la provinco Valencio de Hispanio (1991-1999), kaj poste kiel mediprotekta konsilisto (1999-2003). Politike, unue li aktivis precipe en la provinca Valencia organizaĵo de la Verduloj, antaŭ ol ekaktivi nacie kaj internacie.

Lastatempe li estis tre kritikita. En 2005 abandonis sian partion kaj estis kritikita de ties sampartianoj, ĉar onidire, tio okazis por ne montri la kontojn. En 2006 li estis akuzita deflankigi oficialajn buĝeterojn ĉu al partio ĉu al privataj interesoj.

Eksteraj ligiloj redakti