Dezső Győry [deĵO djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győry Dezső estis hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto. Lia origina nomo estis hungare Wallentinyi Dezső.

Dezső Győry
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1900 (1900-03-18)
en Rimavská Sobota
Morto 1-an de februaro 1974 (1974-02-01) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Parencoj Q108532800 vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkisto vd
Laborkampo Hungarian poetry • hungara literaturo • literary activity • ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dezső Győry [1] naskiĝis la 18-an de marto 1900 en Hungara reĝlando en Rimaszombat, (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 1-an de februaro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Győry frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li debutis jam en 1917. Li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kiun li interrompis dum Hungara Sovetrespubliko, tiam li aliĝis al la armeo. Inter 1920 kaj 1922 li plulernis en Germanio, poste li hejmenvenis jam en la novan landon Ĉeĥoslovakio. Li ĵurnaladis en diversaj hungarlingvaj gazetoj. En la 1930-aj jaroj li redaktis signifajn gazetojn. En 1941 li translokiĝis al la jam rehungariĝinta Beregszász. Ekde 1949 li vivis en Budapeŝto. Li ricevis ĉeĥoslovakian premion en 1932, poste 4 hungarajn premiojn inter 1956-1970.

Elektitaj verkoj redakti

  • Hangulatok és gondolatok dalban és prózában (1921) - poemaro
  • A hegyek árnyékában (1936) - poemaro
  • Emberi hang (1940) - poemaro
  • Viharvirág (1955) - romano
  • Zengő Dunatáj (1957) - elektitaj poemoj
  • Gömöri rengeteg (1960) - romano
  • Emberi hang (1970) - elektitaj kaj novaj poemoj
  • Kiáltó szó (1983) - elektitaj poemoj

Fontoj redakti