Ferenc Komlóssy (aktoro)

Ferenc Komlóssy [komlOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Komlóssy Ferenc Dániel estis hungara aktoro, teatrestro, dramisto, tradukisto. Lia nobela antaŭnomo estis szelecsényi [seleĉEnji], lia filino estis Ida Komlóssy Kövérné. Liaj pseŭdonimoj estis SomolkySmky.

Ferenc Komlóssy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1797 (1797-01-01)
en Peŝto
Morto 13-an de januaro 1860 (1860-01-13) (63-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Ida Komlóssy Kövérné vd
Profesio
Okupo teatra produktoro • tradukistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Komlóssy [1] naskiĝis en 1797 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de januaro 1860 en Pest.

Biografio redakti

Ferenc Komlóssy debutis en sia naskiĝurbo kiel infano en 1811, poste li daŭre aktoradis en la sama urbo 2 jarojn. Ekde 1814 li ludis en Székesfehérvár, poste en Miskolc. En 1818 li estis fondinta membro de migranta trupo en Székesfehérvár. En 1827 li transprenis bankrotan trupon en Komárom, en la sekva jaro li fondis trupon kaj li estis ties trupestro ĝis 1834. Lia trupo inaŭguris la teatrejon de Balatonfüred en 1831. Li estis teatrestro kaj reĝisoro en Kassa inter 1834 kaj 1838, poste unu jaron li estis reĝisoro kaj ekonomia inspektoro de Teatro Magyar de Pest. En 1839 li denove fondis migrantan teatran trupon, ili faris spektaklojn (eĉ operojn) en la tuta lando en pluraj urboj. En 1845 li laciĝis en la migrado kaj li estis bibliotekisto kun diversaj taskoj de Nacia Teatro (Pest).

Elektitaj teatraj roloj redakti

Liaj dramoj redakti

Li verkis origine 6 dramojn kaj li tradukis 197 dramojn.

Elektitaj trupanoj redakti

Fontoj redakti