Lajos Dobsa [lajoŝ dobŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobsa Lajos estis hungara juristo, aktoro, politikisto, dramisto, membro de Societo Kisfaludy (1862). Lia nobela antaŭnomo estis rottaresti [rotareŝti], liaj pseŭdonimoj estis Radicalis kaj asboD.

Lajos Dobsa
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1824 (1824-10-06)
en Makó
Morto 8-an de julio 1902 (1902-07-08) (77-jaraĝa)
en Coșdeni
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Left Centre vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoaktoro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Dobsa[1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1824 en Makó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 9-an de julio 1902 en Kosgyán (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Coșdeni en Rumanio).

Busto pri Lajos Dobsa
Memortabulo pri Lajos Dobsa
Portreto pri Lajos Dobsa en 1853

Biografio redakti

Lajos Dobsa akiris juran diplomon en Debrecen en 1842, dum lernado li estis ankaŭ amatora aktoro. Li komencis sian juran karieron en Csanád kiel subnotario. Post jaro li helpis laboron de la hungara parlamento en Pozono. En 1844 li akiris advokatan licencon, tamen li iĝis aktoro en teatra kompanio de Ferenc Komlóssy (aktoro) en Győr, poste en aliaj gravaj urboj, eĉ en Nacia Teatro (Pest). Ekde 1846 li studvojaĝis kaj vivis en Germanio, Londono kaj Parizo. En la lasta urbo li travivis la revolucion. Post la hungara revolucio li hejmenvenis kaj ricevis politikan postenon, pli poste li batalis por la revolucio. Post la malvenko li retiriĝis al Kosgyán, kie li verkis teatraĵojn. En 1850 li estis kaptita kaj sidis duonjaron en prizono, pli poste li vivis en Pest (urbo). Inter 18691875 li estis parlamentano, pli poste li rezignis pri la politiko, teatra vivo kaj vivis kun sia edzino en la familia bieno en Kosgyán. Li ricevis premion en 1862.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Lia libro redakti

  • Az 1848. évi francia forradalom (1848)

Liaj teatraĵoj (elekto) redakti

  • Öcsém, házasodjál! (1850)
  • Attila és Ildikó (1858)
  • Bűn bűnt követ (1862)
  • I. István király (1880)
  • Aba Sámuel (1895)

Memorigiloj redakti

  • busto, strato, memortabulo en Makó.

Fontoj redakti

Referencoj redakti