Günter de Bruyn

vikimedia kategorio

Günter de Bruyn (prononco de la devene nederlandlingva familia nomo [də bʀɔʏn], naskiĝis la 1-an de novembro 1926 en Berlino - 4-a de oktobro 2020) estis germana verkisto.

Günter de Bruyn
Günter de Bruyn en 1981
Günter de Bruyn en 1981
Persona informo
Günter de Bruyn
Naskiĝo la 1-an de novembro 1926
en Berlino, Germanio
Morto 4-an de oktobro 2020 (2020-10-04)
en Bad Saarow
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio vd
Profesio
Okupo verkistobibliotekisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozo vd
Aktiva en Berlino vd
Verkado
Verkoj Buridan's ass : novel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li vivis kaj laboris en la Vajmara Respubliko, en Nazia Germanio, en GDR kaj FRG. Lia literatura verkaro konsistas unuflanke el realismaj romanoj kaj noveloj kun membiografiaj trajtoj, kiuj kritike traktas la privatan vivon de artistoj en la socialisma ŝtato GDR, kaj aliflanke el eseoj de literatursciencaj kaj historiaj temoj, aparte pri la historio de Prusio. Inter multaj aliaj premioj, en 1996 li honoriĝis per la brandenburgia literatura premio kaj la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.