Greenpeace

neregistara mediprotekta organizaĵo

Greenpeace [ɡriːnpiːs] (Verda Paco) estas gvida sendependa kampanja organizaĵo, kiu uzas senperfortan rektan agadon kaj kreeman komunikadon por malkovri tutmondajn naturmediajn problemojn kaj por antaŭenigi solvojn necesajn por verda kaj paca estonto.

Greenpeace
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1971 vd
Antaŭe Don't Make a Wave Committee vd
Geografia situo 52° 21′ 1″ N, 4° 49′ 57″ O (mapo)52.350222224.83238889Koordinatoj: 52° 21′ 1″ N, 4° 49′ 57″ O (mapo)
Sidejo Amsterdamo
Greenpeace (Metroo de Amsterdamo)
Greenpeace (Metroo de Amsterdamo)
DEC
Greenpeace
Greenpeace
Map
Greenpeace
Agareo

tutmonda varmiĝo
senarbarigo
troa fiŝkaptado
poluo
genetike modifita organismo
Nuklea industrio

Fondinto(j) Irving Stowe • Dorothy Stowe • Jim Bohlen • Paul Côté • Bob HunterBen Metcalfe vd
Filioj Greenpeace France • Greenpeace India • Q88958809 • Greenpeace East Asia • Greenpeace USA vd
Posedatoj MV Arctic Sunrise • Rainbow Warrior III • MV Sirius • Argus • IMO 7522124 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr
Protestantoj de Greenpeace

Greenpeace komenciĝis en la jaro 1971 kiam malgranda sed certa grupo de aktivuloj sur malnova 80-futa boato malrapide ekiris el Alasko laŭ la malvarmaj ondoj de Pacifiko. Ilia misio estis "plenumi ateston" pri la detrua testado de nukleaj armiloj planita por insulo Amĉitko. Ili ne sciis ke ili ĵus kreis tion kio poste fariĝis la plej granda mediprotektada movado en la mondo.

Dum 30 jaroj Greenpeace pritraktadis la plej kritikajn naturmediajn temojn. Hodiaŭ ĝia laboro koncentriĝas en ses grandaj penoj:

  • Savi malnovajn arbarojn. Pli ol okdek procentoj de la mondaj malnovaj arbaroj estas detruitaj, kaj la restantaj arbaroj estas minacataj de hakfirmaoj serĉantaj rapidan profiton. Greenpeace laboras por haltigi la detruadon de la mondaj restantaj malnovaj arbaroj.
  • Haltigi tutmondan varmiĝon. Tutmonda varmiĝo, kaŭzita de la bruligado de nafto, karbo kaj gaso, minacas fuŝi la mondan naturan klimatan sistemon. La penoj de Greenpeace inkluzivas laboron por elimini fosiliajn brulaĵojn samtempe indikante la vojon al puraj energiaj solvoj kiel suno kaj vento kiuj ne damaĝas klimaton.
  • Malkovri la toksminacon. La plej malbonaj venenoj en nia medio hodiaŭ estas konataj kiel "FOV-oj", aŭ firmaj organikaj venenoj. Ĉi tiuj venenoj estas tre toksaj kaj restas en la medio dum longa tempo. Greenpeace laboras por elimini PVK-plaston (ĝenerale konatan kiel vinilo), unu el la plej grandaj fontoj de FOV-oj en nia medio hodiaŭ.
  • Protekti la oceanojn. Detruemaj fiŝkaptadaj ŝipoj severe malplenigas la oceanojn, rompante la tutan oceanan ekosistemon. Greenpeace laboras por malpermesi fabrikŝipojn, unu el la plej grandaj kulpantoj de troa fiŝkaptado. Ĝi ankaŭ daŭre laboras por protekti la balenojn, kiel ekzemple apud Japanio.
  • Elimini la minacon de genetika inĝenierado. Miloj da produktoj en vendejaj bretoj estas faritaj kun genetike ŝanĝitaj ingrediencoj. Tamen ĉi tiuj eksperimentaj ingrediencoj povas kaŭzi senreveneblan biologian malpurigon kaj portas riskojn por sano. Greenpeace laboras por haltigi la ellasadon de genetike ŝanĝitaj organismoj en la medion kaj subtenas transiron al daŭrigebla organika agrokulturo.
  • Fini la nuklean epokon. De la tempo de ĝia fondiĝo en la jaro 1971, Greenpeace laboris por haltigi ĉiujn fazojn de nukleaj produktado kaj uzado, kaj ĝi daŭre penas fini la nuklean vivciklon por ĉiam. Greenpeace laboras por fini produktadon, modernigadon kaj deplojadon de ĉiuj nukleaj armiloj, kaj por konvencio pri tempoplano de alirado al sennuklea estonto.

Greenpeace kampanjas kontraŭ miskonduto rilate naturmedion per rekta senperforta agado. Aktivuloj atentigas publikon pri tia miskonduto per riskaj intervenoj, kaj en la pasinto ili eniris zonojn de nukleaj testoj, blokis tubojn, el kiu elfluadis toksaĵoj, lokigis sin inter baleno kaj harpuno, stiris maldronigeblajn boatojn en danĝerajn lokojn. Per tiaj agoj ili helpis ĉesigi subterajn nukleajn testojn, fermis Usonan nuklean testejon, influis Eŭropan Union malpermesi importadon de fokaj feloj, antaŭenigis moratorion pri komerca balenkaptado, kaj helpis malpermesi ĵetadon de nukleaj rubaĵoj en maron. Ili ankaŭ laboris por implementi protekton de Antarktio de ekspluatado per minado.

Por resti vere sendependa, Greenpeace neniam akceptas donacojn de registaroj aŭ korporacioj. La sola fonto de subteno de la organizaĵo estas ĝiaj individuaj membroj (ĉirkaŭ 2,5 milionoj en la mondo).

Kritikoj redakti

Iuj homoj jam kritikis Greenpeace-on pro tio, ke iuj ĝiaj membroj decidas detrui posedaĵojn por malhelpi agadon, kiun ĝi perceptas kiel kontraŭmedian. Subakvigo de fiŝkapta ŝipo ĉe la orienta marbordo de Usono rezultis en jurprocezo kontraŭ verdpacanoj. Aliaj ne-registaraj organizaĵoj opinias, ke la ekstremismo de Greenpeace malhelpas la varbadon de pli normalaj NRO-j ĉe registaroj.

Ankaŭ sekretaj servoj de registaro (Francio) plenumis atencojn kontraŭ Greenpeace: ili eksplodigis bombon por sinkigi la ŝipon Rainbow Warrior, ene de novzelanda haveno (ĉar Greenpeace intencis per ĝi iri al Mururoa por malhelpi la proveksplodojn de la franca nuklea bombo). La eksplodo kaŭzis morton de unu ŝipano Fernando Pereira (la fotisto). Kelkaj sekretservanoj estis arestitaj, juĝitaj kaj malliberigitaj de la novzelandaj aŭtoritatoj, sed rapide estis liberigitaj (post 3 jaroj anstataŭ 10). Reveninte en Francion, ili ricevis honor-ordenon de siaj superuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Hejmpaĝo internacia kun multaj landaj hejmpaĝoj