Hannes HAFSTEIN (Hannes Þórður Hafstein) (naskiĝis la 4-an de decembro 1861, mortis la 13-an de decembro 1922) estis islanda poeto kaj politikisto. Li estis la unua enlanda ministro (ĉar Islando estis parto de Danio ĝis 1918).

Hannes Hafstein
Hannes Hafstein
Hannes Hafstein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1861 (1861-12-04)
en  Islando
Morto 13-an de decembro 1922 (1922-12-13) (61-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Tombo Rejkjaviko vd
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Partio Hejmrega partio
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkistoadvokato • bankisto vd
Islandministro
Dum 1-a de februaro 190431-a de marto 1909
Sekvanto Björn Jónsson
Islandministro
Dum 25-a de julio 191221-a de julio 1914
Antaŭulo Kristján Jónsson
Sekvanto Sigurður Eggerz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hannes estis filo de alta oficisto. Li studis juron en Kopenhago, kaj samtempe komencis eldoni poezion. En Islando li estis distrikta juĝisto, kaj elektiĝis en la parlamenton. Li estis partiestro de la Hejmrega partio kaj sekve Islandministro kiam la ofico islandiĝis.

Hannes estis tre populara, parte pro sia poezio. Tamen sia partio suferis parlamentelektadan malvenkon en 1908 post Hannes kaj sampartianoj negocis provizoran traktaton kun Danio kiun la pli multaj islandanoj konsideris malfavoran. Hannes devis rezigni sian ministran oficon, sed rehavis ĝin post elektadan venkon en 1912.

Eksteraj ligiloj redakti