Imre Csenki [ĉenki], hungare Csenki Imre, Esperante Emeriko Csenki estis hungara komponisto, dirigento kaj instruisto. Lia nepo estis Alex Szilasi.

Imre Csenki
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1912 (1912-08-07)
en Püspökladány
Morto 15-an de julio 1998 (1998-07-15) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Sándor Csenki
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Imre Csenki naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1912 en Püspökladány - mortis la 15-an de julio 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Csenki studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1935-1937, kie li lernis de Zoltán Kodály, Jenő Ádám, Viktor Vaszy, Zoltán Vásárhelyi kaj Lajos Bárdos. Li instruis kantadon en gimnazio de Mezőtúr inter 1937-1940, poste li instruis en Debrecen. Li fondis, poste estris koruson, sed li estris ankaŭ koruson de Hungara Radio. Kun koruso li gastroladis en multe da urboj. Li esploris muzikon de hungaraj ciganoj. Li ricevis premion Kossuth en 1952, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj komponaĵoj (elekto) redakti

  • operoj: A bajusz (La lipharo) en 1959; Cigányok (Ciganoj) en 1973
  • 20 muzikaĵoj por korusoj
  • diversaj aliaj komponaĵoj

Fontoj redakti