Internacia Federacio de Remado

La Internacia Federacio de Remado (france Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron, mallongigata kiel FISA) estas la internacia rega instanco pri remado. La asocio fondiĝis la 25-an de junio de 1892. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano   Svislando.[1] La federacio ekzemple aranĝas la mondoĉampionadojn kaj difinas la konkursregulojn.

Internacia Federacio de Remado
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron
FISA
rega organizaĵo de remado • ne-registara organizaĵoneprofitcela organizaĵointernacia sporta federacio
Komenco 25-a de junio de 1892
Geografia situo CH1903: 536414 / 152414 (mapo)46.526.61Koordinatoj: 46° 31′ 12″ N, 6° 36′ 36″ O; CH1903: 536414 / 152414 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano   Svislando
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron FISA (Kantono Vaŭdo)
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron
FISA (Kantono Vaŭdo)
DEC
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron FISA
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron
FISA
Lokigo de Kantono Vaŭdo en Svislando
Map
Internacia Federacio de Remado
Tipo sporto (remado)
Fondinto(j) Koninklijke Belgische Roeibond vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Vincent Gaillard • Denis Oswald • John Boultbee • Matt Smith vd
Ĉefestro(j) Jean-Christophe Rolland • sen valoro • Eugène Baud • sen valoro • Rico Fioroni • Gaston Mullegg • sen valoro • Thomas Keller • sen valoro • Denis Oswald vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations vd
Estr(ar)o Jean-Christophe Rolland
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Posedatoj World Rowing athlete database • World Rowing rule book vd
Retejo http://www.worldrowing.com/
Jura formo asocio (Svislando)
vdr

Historio redakti

Ĝis la 1890-aj Jaroj ne ekzistis komunaj reguloj. Ili diferencis ekzemple en la vegolongo aŭ la boatokonstruado inter la diversaj kluboj. En 1891 la Belgia Federacio de Remkluboj postulis interŝtatan kongreson. Delegitoj el Belgujo, Francujo, Italujo, Nederlando kaj Svisujo ĉeestis ĝin. Ili faris la unuajn paŝojn al normigado de remado kaj planis rekunsidi 1892 en Turino, Italujo. Tiam delegitoj de kluboj kaj federacioj el Aŭstrio-Hungario, Belgujo, Alzaco-Loreno, Italujo, Svisujo kej kelkaj francaj regionoj kunsidis kaj fondis FISA. Ĝi estas la unua internacia sporta federacio.[2] Unu jaro poste FISA aranĝis sian unuan eventon: la Eŭropa Remada Ĉampionado sur la lago Orta (Italujo) por tri boatokategorioj.[3]

153 ŝtataj federacioj estas membro de FISA en 2018.[4]

Prezidantoj redakti

  • ĝis 1924 FISA ne havis prezidanton[5]
  • 1924-1926: Eugène Baud,    Svislando
  • 1926-1949: Rico Fioroni,    Svislando
  • 1949-1958: Gaston Mullegg,    Svislando
  • 1958-1989: Thomas Keller,    Svislando
  • 1989-2014: Denis Oswald,    Svislando
  • ekde 2014: Jean-Christophe Rolland,   Francio

Eventoj redakti

FISA aranĝas kelkajn eventojn kaj konkursojn ĉiujare. Por la Olimpikoj ĝi organizas la kvalifikadon. La plej gravaj konkursoj estas la jenaj:

  • Monda Ĉampionado
    • La plej granda kaj grava remevento. Ĝi estas 8-taga evento, kiu kutime okazas en Aŭgusto aŭ Septembro.
  • Monda Rempokalo
    • Serio de tri regattoj. La regattoj estas 3-tagaj eventoj, kiuj estas rigardataj kiel preparo por la Monda Ĉampionado.
  • Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj
    • Por tiuj, kiuj estas tro maljuna por la junulo-kategorio, sed ankoraŭ ne sufiĉe sperta por la MĈ
  • Monda Ĉampionado de Junuloj
    • Konkurso por sub-18-jaruloj. En olimpikaj jaroj ĝi okazas kune kun la Monda Ĉampionado.
  • Maljunula Regatto
    • La partoprenantoj remas en diversajn aĝokategorioj. Ĉiu super-27-jaruloj rajtas partopreni.
  • Monda Ĉampionado de malkapabluloj
    • Ĝi okazas dum la Monda Ĉampionado kaj unuafoje okazis en 2002
  • Monda marborda Ĉampionado
    • Unuafoje okazis en 2006
  • Monda ergometra Ĉampionado
    • Unuafoje okazis en 2018
  • Eŭropa Ĉampionado
    • Unuafoje okazis inter 1893 kaj 1973, reenkondukita en 2007

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.
  2. FISA celebrates 125 years in 2017 (angle). Alirita 28-a de decembro 2018.
  3. FISA celebrates 125 years in 2017 (angle). Alirita 1-a de oktobro 2018.
  4. About FISA (angle). Alirita 1-a de oktobro 2018.
  5. Rowing and Olympism (angle). Alirita 2-a de oktobro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti