István Bors
István Bors [iŝtvAn borŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bors István estis hungara skulptisto.
István Bors | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bors István |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1938 en Kaposvár |
Morto | 10-an de aŭgusto 2003 (65-jaraĝa) en Kaposvár |
Tombo | Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Bors [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1938 en Kaposvár, li mortis la 10-an de aŭgusto 2003 en Kaposvár.
Biografio redakti
István Bors akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1961. Lia plej grava instruisto estis Miklós Borsos. Post siaj studoj li kreis en sia naskiĝurbo, li ankaŭ ekspoziciis. Li studvojaĝis al Egipto kaj Grekio, en la komenca periodo la arkaika stilo dominis. Post jaroj li ĉerpis temojn el la hungara popolarto kaj infanaj ludiloj. Li ricevis premiojn inter 1965-2003. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1969, 1982, 1999)
- Pécs (1970, 1998)
- Kaposvár (1972, 1988, 1998)
- Nagykanizsa, Debrecen (1989)
El grupaj ekspozicioj redakti
- Pécs (1981, 1983, 1987, 1989)
- Salgótarján (1987)
- Arthalo Budapeŝto (1995)
- Kaposvár (1997, 2003)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Fiú kecskével (aluminio, Veszprém (urbo), 1963) [2]
- Tavasz (bronzo, Kaposvár, 1975)
- Évszakok (bronzo, Kaposvár, 1986)
- Égtájak (bronzo kaj ŝtalo, Kaposvár, 1992)
- Napkerék (bronzo, Kaposvár, 2000, vidu la bildon!)
Elektitaj disĉiploj redakti
Memorigiloj redakti
- memorĉambro en Kaposvár (2005)