Jean Leon Gerome Ferris

usona pentristo de fikciaj historiecaj scenoj

Jean Leon Gerome Ferris (18a de aŭgusto 1863 - 18a de marto 1930[1]) estis usona pentristo plej bone konata pro sia serio de 78 scenoj el la historio de Usono, entitled La montro de nacio, la plej granda serio de usonaj historiaj pentraĵoj fare de unusola artisto.[2]

Jean Leon Gerome Ferris
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1863 (1863-08-08)
en Filadelfio
Morto 18-an de marto 1930 (1930-03-18) (66-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Académie Julian • Pensilvania Akademio de Belarto
Familio
Patro Stephen James Ferris
Patrino Elizabeth Anastasia Moran
Frat(in)o May Ferris Smith
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Fall of New Amsterdam
vdr
The Landing of William Penn (La elŝipiĝo de William Penn).

Li naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio, nome filo de Stephen James Ferris, portretpentristo kaj entuziasmulo de la franca Jean-Léon Gérôme (laŭ kiu li ricevis nomon) kaj de la hispana Mariano Fortuny.[3] Li kreskiĝis en arta medio, kaj estis trejinita de sia patro[2] havante du famajn pentristojn, Edward Moran kaj Thomas Moran, kiel onkloj.[4]

Ĉirkaŭ 1895, Ferris estis akirinta reputacion kiel historia pentristo, kaj li entreprenis sian revon krei serion de pentraĵoj kiuj montru historian rakonton. En 1898 li vendis unu el tiuj, General Howe's Levee, 1777, sed tion li poste bedaŭris, konstatinte ke tia serio ne estus kompleta se la separitaj pentraĵoj ne povis esti kune. Sekve, li neniam plu vendis alian el tiuj, sed li vendis la reproduktajn rajtojn al variaj publikentreprenoj. Tio poste havos efikon ege popularigi lian verkaron, ĉar tiuj kompanioj faris presaĵojn, postkartojn, kalendarojn kaj reklamaĵojn. Tiaj kopioj de tiuj verkoj estis ankoraŭ vendataj tiom malfrue kiom ĝis 1984.[2]

Referencoj redakti

  1. . J.L.G. Ferris (1863-1930) (germane). Allgemeine und Integrative Psychotherapie. Alirita 2010-08-01.
  2. 2,0 2,1 2,2 . J. L. G. Ferris. The Antique Shoppe Newspaper (Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 2010-09-24. Alirita 2010-08-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-24. Alirita 2016-11-25.
  3. The Ferris Collection. Building a National Collection. Smithsonian Institution. Alirita 2010-08-01.
  4. Mitnick, Barbara J.. (1993) “Paintings for the People”, Ayres, William: Picturing History: American Painting 1770–1930. Rizzoli International Publications, p. 167–8. ISBN 0-8478-1745-8.