Kálmán Gáborjáni Szabó
Kálmán Gáborjáni Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáborjáni Szabó Kálmán estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Kálmán Gáborjáni Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1897 en Debrecen |
Morto | 19-an de junio 1955 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Memorigilo | |
Parencoj | Lőrinc Szabó |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto |
Kálmán Gáborjáni Szabó [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1897 en Debrecen, li mortis la 19-an de junio 1955 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Kálmán Gáborjáni Szabó akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1922. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Vaszary kaj Imre Révész (pentristo). Post la diplomo li instruis en la Kalvinana Kolegio en sia naskiĝurbo ĝis 1945, en la lasta jaro li estis kolgiestro. Ekde 1923 li kreis ofte lignogravuraĵojn. En 1930 kaj 1938 li estis en Romo helpe de stipendioj. Ekde la 1930-aj jaroj li apartenis al Artistkolonio (Szolnok). Depost la 2-a mondmilito li instruis en la Belarta Altlernejo.
El solaj ekspozicioj redakti
- 1923, 1966 Debrecen
- 1930 Berlino
- 1938 Romo
- 1955, 1966 Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj redakti
- Jézus élete (1926, lignogravuraĵo)
- Tűz van! (1936)
- Parasztok (1936, lignogravuraĵo-serio)
- fresko-serio en kolegio de Debrecen (1937–1938)
- Itáliai városképek (Visioni d'Italia) (lignogravuraĵo-serio)
- Szántó földműves
- Hatos tárna (1949, lignogravuraĵo-serio)
- Béke (1951, lignogravuraĵo-serio)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto (2012)