Kápolna (kapolna), germane Kompolt estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Füzesabony. Kápolna signifas: kapelo.

Monumento pri batalo en Kápolna
Paroĥo de Kápolna
Kirko de Kápolna

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kápolna situas sur ebenaĵo, laŭ rojo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Miskolc, aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto preteriras. Füzesabony troviĝas 15, Eger 22, Gyöngyös 29, Mezőkövesd 30 km-ojn.

 
Pentraĵo de Mór Than pri la batalo

Historio redakti

En la mezepoko familio Solymosi (ŝojmoŝi) konstruis tien kapelon, poste ĉirkaŭ la kapelo vilaĝo formiĝis. En 1552 kaj en 1596 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1849 la hungara armeo malvenkis de la aŭstroj. En 1919 ĉefministro Mikaelo Károlyi la unua disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj.

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1781
  • monumento de la batalo
  • 3 malnovaj tilioj, ankaŭ nun estas videblaj la pafadoj el 1849

Komunumoj pri kápolna (= kapelo) en Hungara reĝlando redakti

Csicsókápolna Erzsébetkápolna Kápolna Kápolnás Kápolnásfalu Kápolnásnyék
Kemeneskápolna Kerkáskápolna Lentikápolna Sajókápolna Sorkikápolna Tornakápolna