Károly Döme
Károly DÖME [kAroj dome], laŭ hungarlingve kutima nomordo Döme Károly estis hungara pastro, poeto, tradukisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1831).
Károly Döme | |||||
---|---|---|---|---|---|
Memortabulo de Károly Döme
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1768 en Komárno | ||||
Morto | 22-an de majo 1845 (77-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • gimnazia instruisto • poeto • Literatura tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Károly Döme [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1768 en Hungara reĝlando, en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 22-an de majo 1845 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio redakti
Károly Döme frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Pozsony, kie li aliĝis ankaŭ al pastra lernejo. En 1800 li ricevis la taskon esti pastro en Izsa (nuntempa Iža en Slovakio), kie li konatiĝis kun Dávid Baróti Szabó. En 1816 li translokiĝis al Transilvanio, sed en la sekva jaro li revenis al Pozsony, kie li estis direktoro de edukejo.
Verkaro (elekto) redakti
- Kesergő versek ... (1788) - poemoj
- A világ nagyjai! féljetek tradukaĵo el la germana (1792)
- A katholika hittudomány (1793) tradukaĵo
- diversaj literaturaj leteroj
Memorigiloj redakti
Bazlernejo de Iža prenis la nomon Döme Károly, kie oni metis memortabulon.