Károly Máday [kAroj mAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máday Károly estis hungara pastro, luterana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis '.

Károly Máday

Károly Máday [1] naskiĝis la 30-an de majo 1821 en Hungara reĝlando en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio). Li mortis la 28-an de septembro 1870 en Dobsina (nuntempa Dobšiná en Slovakio).

Biografio redakti

Károly Máday komence lernis juron, őpste li estis ĉefamilia edukisto. En 1841 li plulernis en Berlino, Greifswald, Jena, poste li studvojaĝis al Danio, Svedio, Italio, Svislando. Hejmenveninta en 1846 li ekinstruis en luterana gimnazio de Miskolc, sed en la sekva jaro li iĝis pastro en Miskolc. En 1848 li estis eklezia notario, krome li partoprenis en Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li rifuĝis al Szepes, kie baldaŭe li estis pastro. En 1859 en luterana kunveno li estis notario, ili protestis pro subpremo de Habsburgoj, tial li estis arestita. Spite tion en la sekva jaro li estis elektita episkopo de episkopejo apud-Tiso.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti