Kontinenta Eŭropo

Esprimo « Kontinenta Eŭropo » estas uzata kiam temas pri eŭropa kontinento sen ties grandaj insuloj : mediteraneaj insuloj (Korsiko, Sardio, Sicilio, Malto, Kreto, Balearoj, ktp.), atlantikaj insuloj (Kanarioj, Acoroj, Madejro, Islando) kaj precipe britaj insuloj (Britio, Irlando), kaj ankaŭ skandinavia duoninsulo en iuj kazoj. Tiu distingo inter insuloj kaj « kontinento » klariĝas per kulturaj diferencoj, politikaj kaj ekonomiaj konfliktoj okazintaj en la historio de Eŭropo aŭ ankaŭ sentataj inter insulanoj kaj kontinentanoj, aŭ de tuta Eŭropo aŭ de eŭropa Unio.

Kontinenta Eŭropo.

Termino redakti

En la ĝermana areo, la sama termino (en sveda lingvo : Kontinenten, en norvega lingvo : Kontinentet) indikas la eŭropan kontinenton sen la skandinavia duoninsulo, sed kun Danio, kelkfoje kun ties insularo. Tio klariĝas per la fakto ke, eĉ se Svedio kaj Norvegio estas geografie partoj de la kontinento, oni iras tien plej ofte per ŝipo, trairante la danlandajn markolojn.

Uzata en Unuiĝinta Reĝlando, la termino indikas tutan Eŭropon, sen Britaj Insuloj kaj Islando.

Limoj redakti

Se la separo el Afriko estas klara fare de la Mediteranea Maro, la separo el Azio estas absolute komplika, pro kio plej ofte oni parolas kontinente pri EŭrazioEŭropazio. Oriente tradicia limo estas Uralaj Montoj sed kvankam geografio tio povas konsistigi veran limon tute ne ekde la vidpunkto de kontinentoj. Krome ekde socia, politika kaj kultura vidpunktoj la afero plie komplikiĝas ĉar ambaŭflanke de la menciita montaro estas la sama lando kaj eĉ la sama nacio, do kulturo. Pli komplika estas la afero ĉe Kaŭkazo. Ofte eŭropanoj konsideras ke Rusio estas la lasta eŭropa lando sudoriente, sed kelkaj landoj ĉevale de Kaŭkzazo konsideras sin kiel nediskutebla parto de Eŭropo kiaj Kartvelio, Armenio ktp. Fakte geografie oni ne povas aserti ke temas pri alia kontinento, ĉar ne estas maro meze.

Estas polemika ankaŭ la inkludo de Kanarioj en Kontinenta Eŭropo ekde geografia vidpunkto, ĉar kvankam apartenanta al eŭropkontinenta ŝtato (Hispanio) eĉ supraĵa rigardo al mapoj, kaj ĉefe al topografiaj mapoj montras la arkipelagon kiel parto de la afrika kontinenta ŝildo.