Koralmevo

La KoralmevoAŭduina mevo (Larus audouinii) estas birdo, granda laredo trovata ĉefe ĉe okcidentaj mediteraneaj insuloj kaj marlimoj; ankaŭ ĉe okcidenta marbordo de sahara Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koralmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: L. audouinii
Larus audouinii
Payraudeau, 1826
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ichthyaetus audouinii - MHNT

Aspekto redakti

Plenkreskulo ŝajnas eta Arĝentmevo de ĉirkaŭ 48 ĝis 52 cm, enverguro de 115 ĝis 140 cm kaj pezo de 500 ĝis 800 g, sed diferencigoj estas mallonga kaj malakra ruĝa beko kun flava pinto kaj antaŭa nigra ringo. La fugiloj estas longaj, mallarĝaj kaj helgrizaj kun nigraj pintoj kaj la vosto blanka. La kruroj estas grizverdaj. La okulo havas ruĝan ringon. Junuloj estas pli grizaj kaj brunaj kaj atingas plenkreskulan plumaron post kvar jaroj.

Reproduktiĝo kaj disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en etaj rokaj insuloj, klifoj kaj la plej grava escepto ĉe la delto de rivero Ebro en Hispanio, kio estas marmarĉo kaj sabla areo. Reproduktiĝo okazas ĉu kolonie ĉu sole. La ino demetas 2-3 ovojn en grunda nesto el alga materialo. Kutime en la sama teritorio ĉiujare. Ambaŭ gepatroj kovas. Danĝeroj estas aliaj mevoj kaj aliaj predantoj kiel ratoj, hundoj, vulpoj, ktp., sed ankaŭ troa fiŝkaptado, homa ĉeesto, poluado, ktp.

En malfruaj 1960aj jaroj, tiu estis unu el la plej raraj mevoj en la mondo, kun loĝantaro de nur 1,000 paroj. Poste tiu palearktisa specio starigis novajn koloniojn, sed restas rara kun loĝantaro de ĉirkaŭ 15,000 paroj. La plej granda parto reproduktiĝas en protektitaj areoj kaj plej granda parto de la reproduktaj paroj estas en Hispanio kaj en la delto de rivero Ebro (pli ol 9,000 paroj) kaj en insuloj Ĉafarinoj (pli ol 3,000 paroj). Krome estas gravaj kolonioj en Alĝerio, Italio, Grekio, Tunizio, Turkio kaj tra la tuta Mediteraneo. Tiu specio montras malemon vagi for de ties reproduktaj areoj, tiele nur ununuran fojon ĝi estis vidata en Nederlando kaj Britio maje 2003.

Post la reprodukta sezono la specio migras suden kaj okcidenten al la marbordoj de Alĝerio, Maŭritanio, Maroko, Senegalio kaj Hispanio, kie vintras.

Kutimoj redakti

La Koralmevo (Larus audouinii), malkiel multaj grandaj mevoj malofte manĝas kadavraĵon kaj estas tre lerta fiŝomanĝanta. Pro tio la specio estas nur marborda kaj mara. Tiu birdo manĝas dumnokte, ofte tre interne en la maro, sed ankaŭ kontrolas malrapide areojn proksime de strandoj, okaze kirlante per piedoj por faciligi predadon. Ĝi manĝas ankaŭ insektojn, akvajn senvertebrulojn, birdidojn kaj eĉ plantan materialon.

Aliaj redakti

Tiu birdo prenas nomon en la latina scienca nomigo kaj en kelkaj naciaj lingvoj el franca naturalisto Jean Victoire Audouin.

La Koralmevo (Larus audouinii), estas specio protektata de Traktato por Konservado de Afrik-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti