Kumaraĝivo (344-413)[1] estis bikŝuo el la reĝlando Kuĉo. Li estas konata kiel tradukisto de budhismaj tekstoj el Sanskrito en la ĉinan. Li studis la instruojn de la skolo Sarvāstivāda kaj poste fariĝis disĉiplo de Buddhasvāmin kaj fariĝis Mahajanisto, studante la skolon Madhyamaka de Nagarĝuno. Li transloĝiĝis al Ĉangan dum la epoko de la dekses regnoj.

Kumaraĝivo

Sanskrite: कुमारजीव (Kumārajīva)
Ĉine: 鳩摩羅什 (Jiūmóluóshí)
Japane: 鳩摩羅什 (Kumarajū)
Tibete: ཀླུ་སྒྲུབ "klu sgrub"
Informoj
Instruisto: Buddhasvāmin
Disĉiploj: Dàoshēng (竺道生), Sēngzhào (僧肇), Dàoróng (道融), kaj Sēngruì (僧睿).
vdr

Bibliografio redakti

La patro de Kumaraĝivo estis el Barato, kredeble el nuna Kaŝmiro[2][3][4] kaj lia patrino estis Kuĉana princino, kiu influis lian lernadon.

En la jaro 379, la famo de Kumaraĝivo atingis Ĉinion de dinastio Qin kiam la bikŝuo Sengjun vizitis la reĝlandon Kuĉon kaj malkovris liajn kapablojn, kaj la imperiestro Fú Jiān klopodis porti lin al la tiama ĉefurbo Ĉangan.[5]

 
Mankopiita parto de la Diamanta sutro, tradukita de Kumaraĝivo el Sanskrito en la ĉinan.

Tradukitaj tekstoj redakti

Inter la plej gravaj tekstoj tradukitaj de Kumaraĝivo troviĝas la Diamanta sutro, la Sutro de Amitabo, la Lotusa sutro, la Sutro de Vimalakirtio, la Mūlamadhyamakakārikā, la Aṣṭasāhasrikāprajñāpāramitāsūtra kaj la Mahāprajñāpāramitāupadeśa.

Referencoj redakti

  1. Pollard 2015, p. 287.
  2. Singh 2009, p. 523.
  3. Chandra 1977, p. 180.
  4. Smith 1971, p. 115.
  5. Kumar 2005, p. 107.

Bibliografio redakti

  1. Chandra, Moti. (1977) Trade and Trade Routes in Ancient India (angle). Abhinav Publications. ISBN 978-8170170556.
  2. Kumar, Yukteshwar. (2005) A History of Sino-Indian Relations (angle). APH Publishing Corporation. ISBN 978-8176487986.
  3. Pollard, Elizabeth. (2015) Worlds Together Worlds Apart (angle). 500 Fifth Ave New York, NY: W. W. Norton Company Inc., p. 287. ISBN 978-0-393-91847-2.
  4. Puri, B. N.. (1987) Buddhism in Central Asia (angle). Motilal Banarsidass Publishers Pvt. Ltd.. ISBN 978-8120803725.
  5. Singh, Upinder. (2009) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson Education India. ISBN 978-8131716779.
  6. Smith, David Howard. (1971) Chinese Religions From 1000 B.C. to the Present Day (angle). Weidenfeld & Nicolson.