Kvanĝu
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kŭangĵuo. |
Kvanĝu (koree 광주시, ĉine 廣州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas antaŭurbo sudoriente de Seulo.
Kvanĝu | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 310 278 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 720 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 25′ N, 127° 16′ O (mapo)37.409166666667127.25916666667Koordinatoj: 37° 25′ N, 127° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 430,96 km² (43 096 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gwangju, Gyeonggi-do [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 431 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 286 699 (2013)
- Poŝtkodoj: 464010 - 464927
- Telefonprefikso: +82 31
- Horzono: UTC+9
- 37° 22′ 00″ N 127° 17′ 00″ O / 37.36667 °N, 127.28333 °O (mapo)
Geografio redakti
Kvanĝu situas en nordokcidenta parto de la lando en monteta regiono. La distanco estas inter Kvanĝu kaj la ĉefurbo Seulo 30 km [1].
Historio redakti
La teritorio de la nuna Kvanĝu jam en la malnovaj tempoj estis centro de la blanka ceramika produkto. Inter 370 kaj 376 ĝi estis ĉefurbo de loka reĝlando. En 940 aperis unue la nuna loknomo. Ekde 1577 la teritorio ricevis pli kaj pli gravajn administrajn statusojn, fine Kvanĝu urbiĝis en 2001.
Ekonomio redakti
Kvanĝu estas unu el la centroj de la korea ceramika industrio. Ankaŭ la agrikulturo gravas (besto-bredado, vinberoj, rizoj, tomatoj kaj persikoj).
Klimato redakti
Kvanĝu situas en kontinenta klimato kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 12,5 °C. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1445 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte.
Trafiko redakti
Kvanĝu havas plurajn pasaĝerajn stacidomojn. La vojaj kontaktoj estas bonaj.
Vidindaĵoj redakti
- fortikaĵo, origine konstruita almenaŭ en 672, plene trakonstruita en 1626
- preĝejo, en la 18-a jarcento ĝi estis unu el la unuaj centroj de kristaneco en Koreujo
- lago formita post la konstruo de la digo por la loka centralo. La lago iĝis ankaŭ feriejo
- monda ekspozicio de ceramiko
- tomato-festivalo
- urba parko
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
- oficiala paĝo