Lappeenranta
Lappeenranta estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio de Finnlando, ĉe la landlimo de Rusio. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando.
Lappeenranta | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbo • komunumo • dua-nivela administra teritoria unuo | |||||
| |||||
www.lappeenranta.fi | |||||
Provinco | Suda Karelio | ||||
Fondita | 1649 | ||||
Areo | 1 756 km² | ||||
Loĝantaro | 72 000 | ||||
Finnlingvaj | 96,2 % | ||||
Svedlingvaj | 0,2 % | ||||
Historio redakti
La urbon fondis en 1649 la sveda reĝino Kristina (Svedio). Ĝi iĝis en 1721 provinca ĉefurbo. Nuijamaa estis ligita al Lappeenranta en 1989, Joutseno en 2005 kaj Ylämaa en 2010.
Vidindaĵoj redakti
- ligna urbodomo, konstruita en 1829 laŭ planoj de Carl Ludwig Engel
- la luterana ligna kirko Sankta Maria
- la plej malnova ortodoksa preĝejo de Finnlando (1785)
- akvoturo
- fortikaĵo ĉe la norda rando de la urbo
35 km sude de Lappeenranta situas la eta komunumo Ylämaa, la sola minada kaj prilabora ejo de la juvelŝtono spektrolito.
-
la moderna urbocentro, vidata de la fortikaĵo
-
la ligna kirko Sankta Maria
-
la urba jaĥthaveno en aŭtuno
Ekonomio redakti
Grava ekonomia branĉo de la urbo estas la komercado, lignoinstruado, maŝinproduktado. La flughaveno Lappeenranta troviĝas 2 km okcidenet de la urbo.
Lappeenranta estas sidejo de la en 1969 fondita Teknika Universitato de Lappeenranta kun ĉ. 5700 studentoj kaj 980 kunlaborantoj.
Partneraj urboj redakti
Inter la partneraj urboj de Lappeenranta estas
Imatra | Lappeenranta | Lemi | Luumäki | Parikkala | Rautjärvi | Ruokolahti | Savitaipale | Taipalsaari