Lapu-Lapu - tagaloge Lungsod ng Lapu-Lapu - estas urbego en Filipinoj, en provinco Cebuo. Lapu-Lapu apartenas al Cebua urbaro.

Lapu-Lapu
tre urbanizita urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6015
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 497 604  (2020) [+]
Loĝdenso 8 565 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 19′ N, 123° 57′ O (mapo)10.3127123.9488Koordinatoj: 10° 19′ N, 123° 57′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 58,1 km² (5 810 ha) [+]
Lapu-Lapu (Filipinoj)
Lapu-Lapu (Filipinoj)
DEC
Lapu-Lapu
Lapu-Lapu
Situo de Lapu-Lapu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lapu-Lapu City [+]
vdr
Juĝejo de Lapu-Lapu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Lapu-Lapu kuŝas sur malgranda insulo Maktano kontraŭ granda insulo Cebu. [1]. Mandaue troviĝas nur 3, Cebuurbo 5, Manilo 575, Kezonurbo 579 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En 1521 ĉi tie surteriĝis ŝipkapitano Fernão de Magalhães, kiun la indiĝenoj murdis. Iom poste hispanoj alvenis kaj aŭgustenanoj fondis vilaĝon nomatan Opon en 1730. Kiam la Filipina Revolucio disvastiĝis en 1896, la homoj organizis lokajn revoluciajn unuojn. En 1905 Opon aranĝis siajn unuajn urbajn elektojn. En 1941 la japanoj bombardis la havenon pro la naftaj ujoj. En la sekvanta jaro la japnoj okupis la insulon, usonanoj reokupis ĝin en 1945. Jam sub nomo Lapu-Lapu akiris urban statuson en 1961. En 1973 oni deklaris la lokon de Magalhães nacia sanktejo.

Ekonomio redakti

Branĉoj de la ekonomio en Lapu-Lapu estas la komerco kaj industrio (muelejoj, ŝipkonstruado). Menciindas la fiŝkaptado.

Trafiko redakti

Lapu-Lapu havas 2 pontojn tra la maro al Mandaue. Apud Lapu-Lapu funkcias la internacia flughaveno. Ekzistas nature marhaveno kun petrolaj instalaĵoj.

 
Haveno de Lapu-Lapu

Klimato redakti

La klimato de Lapu-Lapu estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1565 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti