Mályinka
Mályinka [mAjinka] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Kazincbarcika.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 24 km²
- Alto super marnivelo: 290 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.154/20.4975
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 3645
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
Mályinka situas sur norda flanko de Bükk, laŭ flankovojoj. Kazincbarcika troviĝas 16, Bélapátfalva 21, Ózd 29, Miskolc 41 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj hunoj, avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1254, kiu ĝis la turka apartenis al fortikaĵo Dédes [dEdeŝ]. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, biblioteko, interretejo, kuracejo, poŝto, kalvinana paroĥo.
Vidindaĵo redakti
- kalvinana preĝejo de 1785 kun ligna sonorilostablo
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.malyinka.hu