Máté Bereczki
Máté Bereczki [berecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bereczki Máté estis hungara juristo, agronomo, patro de la hungaraj fruktoj. Lia origina familia nomo estis Bogyinszki [bodjinski] ĝis 1862.
Máté Bereczki | |
---|---|
Máté Bereczki | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1824 en Romhány |
Morto | 9-an de decembro 1895 (71-jaraĝa) en Kunágota |
Lingvoj | hungara • germana • franca |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | pomologist • juristo |
Máté Bereczki[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1824 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 22-a) en Romhány, li mortis la 9-an de decembro 1895 en Kunágota.
Biografio redakti
Máté Bereczki maturiĝis en gimnazio en Vác, poste li akiris juristan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1848. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al la reforma movado, eĉ li apartenis al la revolucia rondo de Sándor Petőfi. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848 havanta oficiran rangon. Post fiasko de la revolucio li kaŝiĝis, li ricevis amnestion en 1857. Dum mallonga tempo li estis notario (1860-1862), poste li estis familia edukisto en Mezőkovácsháza jardekon. En tiu periodo li okupiĝis ankaŭ pri fruktarboj. Li luis, poste aĉetis ĝardenon, kie li kreis novajn fruktarbojn. Li neniam lernis agronomion, sed li akiris la necesajn sciojn el libroj kaj gazetoj, poste el propraj spertoj. Li aĉetis eksterlandajn arbojn, kie li malsovaĝigis, plibonigis la arbojn dum 3 jardekoj. Lia ĝardeno iĝis tutlanda modelo.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Gyümölcsészeti vázlatok I-IV. (1877-1887)
Memorigiloj redakti
- agrikultura mezlernejo en Baja prenis la nomon "Bereczki Máté"
- busto en Budapeŝto (1896?)
- monumento en Kunágota (1969)