Mühlau AG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mühlau
Mühlau
Blazono de Mühlau
Vilaĝcentro de Mühlau kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 13′ 50″ N 8° 23′ 30″ O / 47.23056 °N, 8.39167 °O / 47.23056; 8.39167 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 50″ N 8° 23′ 30″ O / 47.23056 °N, 8.39167 °O / 47.23056; 8.39167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 991
Areo 5,52 km²
Alteco 396 m super marnivelo
Poŝtkodo 5642
Komunumkodo 4235
Mapo de Mühlau
vdr

Pri la komunumo redakti

Mühlau estas urbo komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 991 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Mühlau situas sur flotebenaĵo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Reuss. La vilaĝo mem troviĝas proksimume duonan kilometron okcidente de la rivero laŭlonge de la ĉefvojo de Bremgarten al Sins.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mühlau limas en nordo al Merenschwand, en oriento aliflanke de la rivero Reuss al Hünenberg (Kantono Zugo), en sudo al Sins, en sudokcidento al Aug, en okcidento al Beinwil (Freiamt), kaj en nordokcidento al Benzenschwil.

Trafiko redakti

Mühlau situas ĉe la ĉefvojo de Bremgarten al Sins. Ponto trans la rivero Reuss konektas la komunumon kun Hünenberg en Kantono Zugo kaj Maschwanden. La plej proksima aŭtovojalveturejo troviĝas en Cham al la svisa aŭtovojo A4 en distanco de 5km.

En la vilaĝoparto Krähenbühl situas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Rotkreuz.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mühlau datiĝas el la jaro 1274 kiel Mulnowe.

En mezepoko en Mühlau regis la Senjoroj de Hünenberg. Post la Batalo de Sempach la ĉefa potenco en la regiono fariĝis la urbo Lucerno. La civitanoj de la voktejo Merenschwand, al kiu Mühlau tiam apartenis, aĉetis sian liberecon de la Senjoroj de Hühnenberg en la jaro 1394 kaj submetis sin libervole al la regado de Lucerno akirante tiel diversajn privilegiojn kiel propra voktejo interne de la Lucerna urboŝtato. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion en la jaro 1415 kaj la voktejo Merenschwand fariĝis Lucerna eksklave oriente de la Liberaj distriktoj.

En marto 1798 la francaj trupoj liberigis Argovion kaj kreis la Helvetan Respublikon. La voktejo Merenschwand nun estis eksklavo de la distrikto Hochdorf de Kantono Lucerno. En oktbro 1802 la voktejo Merenschwand aliĝis al Kantono Zugo, sed en 1803Napoleono dekretis, ke la voktejo Merenschwand kaj kun ĝi la komunumo Mühlau fariĝos parto de la distrikto Muri de Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti