Manowar


Manowar estas usona metalroka muzikbando el Auburn, Nov-Jorkio. Kreita en 1980, la grupo estas konata pro kantotekstoj surbaze de fantasto kaj mitologio (aparte norena mitologio). La grupo ankaŭ estas konata pro aparte laŭta kaj bombasta sonaro. En intervjuo por la primuzika televida kanalo MTV en februaro 2007, kontrabasisto Joey DeMaio lamentis ke "nuntempe, ekzistas vera manko de granda, epopea metalroko saturita per disbatataj gitaroj kaj korusoj kaj orkestroj ... do estas agrable esti unu el la malmultaj muzikgrupoj kiuj fakte tion faras."[1]

Manowar
dum koncerto de 2007 en Hamburgo
dum koncerto de 2007 en Hamburgo
Bazaj informoj
Deveno Usono Auburn, Nov-Jorkio, Usono
Ĝenroj Metalroko (Heavy metal)
Retejo manowar.com
vdr


Diskaro redakti

  • Battle Hymns / Batalaj Himnoj (1982)
  • Into Glory Ride / En Gloran Vojaĝon (1983)
  • Hail to England / Saluton al Anglio (1984)
  • Sign of the Hammer / Signo de la Martelo (1984)
  • Fighting the World / Batalante kontraŭ la Mondo (1987)
  • Kings of Metal / Reĝoj de Metalroko (1988)
  • The Triumph of Steel / La Triumfo de Ŝtalo (1992)
  • Louder than Hell / Pli Laŭte ol Inferno (1996)
  • Warriors of the World / Batalistoj de la Mondo (2002)
  • Gods of War / Dioj de Milito (2007)
  • Battle Hymns MMXI / Batalaj Himnoj MMXI (2011)
  • The Lord of Steel / La Lordo de Ŝtalo (2012)
  • Kings of Metal MMIV / Reĝoj de Metalroko MMIV (2014)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti