Marcel JUNOD (naskiĝis la 14-an de majo 1904, mortis la 16-an de junio 1961) estis svisa kuracisto kaj tre aktiva kaj altnivela delegito de la Ruĝa Kruco (ICRC). Li laboris unue en Etiopio dum la abisinia milito. Poste li laboris en Hispanio dum la enlanda milito (1936-1939). Dum la dua mondmilito li laboris en Eŭropo. En 1945 li estis sendita al Japanio por estri tie la Ruĝan Krucon. Li alvenis al Tokio la 6an de aŭgusto, la tagon de la bombado de Hiroŝimo. En 1947 li eldonis libron: La batalanto sen armiloj Warrior without Weapons[1] pri siaj spertoj. Post la milito li kunlaboris kun UNICEF, la UN filio pri infanoj, en Ĉinio. Li revenis al Svislando en 1950 por labori en la malsanulejo de Ĝenevo kaj instruis en la medicina fakultato de la Universitato de Ĝenevo. Li estis membro kaj poste vic-prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco ĝis forpaso en 1961.

Marcel Junod
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1904 (1904-05-14)
en Neŭŝatelo
Morto 16-an de junio 1961 (1961-06-16) (57-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cemetery of Jussy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de ĜenevoCollège Calvin
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • anestezisto
vdr

Agado en Hiroŝimo redakti

Li alvenis unue al Tokio en aŭgusto 1945 post trimonata trajnveturado tra Siberio. Li aŭdis pri la bombado de Hiroshima la sesan de aŭgusto 1945. Li sendis kunlaboranton tien kaj akiris raporton pri la tragika situacio de la loĝantoj de tiu urbo. Li ekrilatis kun la usona armeo por ricevi materialon por flegi la vunditojn. Tio daŭris. La generalo Douglas Mac Arthur bezonis 3 tagojn por aprobi la sendadon de 15 tunoj de medikamentoj kaj bandaĝoj. Junod atingis la urbon Hiroŝimo kune kun la flegmaterialo per aviadilo (fakte li atingis Iwakuni pro detruo de la flughaveno de Hiroŝimo) komence de septembro. Li tuj komencis esplori por trovi la registaron de la urbo, por disdoni la materialon kaj komencis instrui la japanajn flegistojn pri novaj medikamentoj kaj ties uzo. Li restadis 5 tagojn en tiu regiono[2].

En la Hiroŝima paca parko estas monumento honore al Marcel Junod kaj ceremonio okazas ĉiun jaron en junio.

Referencoj redakti

  1. Warrior without weapons.
  2. Laŭ ne eldonita raporto de japana kuracisto Matsunaga, kiu deĵoris kiel interpretisto de Junod dum lia laboro en Hiroshima.