Margit Varró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varró Margit estis hungara altlerneja instruisto, pianisto. Ŝia origina nomo estis Picker Margit [piker], ŝia geedziĝa nomo estis Varróné Picker Margit.

Margit Varró
Persona informo
Naskonomo Picker Margit
Naskiĝo 22-an de oktobro 1881 (1881-10-22)
en Barcs
Morto 15-an de majo 1978 (1978-05-15) (96-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Usono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o István Varró
Okupo
Okupo muzikinstruisto • pianisto
vdr

Margit Varró [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1881 en Barcs, ŝi mortis la 15-an de majo 1978 en Ĉikago.

Biografio redakti

Margit Varró devenis el juda familio. Ŝi komencis pianludi antaŭ ol lerni legadon kaj skribadon. Ŝi aĝis 10, kiam ŝi estis sendita lerni pianadon al Aŭstrio. Inter 1900 kaj 1907 ŝi studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Árpád Szendy kaj Kálmán Chován. Post la diplomo en 1907 ŝi instruis lernojaron en privata muziklernejo kaj tiutempe ŝi edziniĝis. Ŝi instruis ankaŭ private kaj ĝis la 1-a mondmilito ŝi estis aktiva en recitaloj enlande kaj en Germanio. Inter 1918-1920 ŝi estis la unua ina docento de la Muzikakademio. En 1937 ŝi prelegis en Parizo pri infanoj aŭdantaj muzikon. En la sekva jaro ŝi translokiĝis al Ĉikago, kie ŝi instruis en la universitato preskaŭ ĝismorte. Gravas ŝiaj pedagogiaj publikaĵoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Zongoratanítás és zenei nevelés (1921)
  • Grundlagen des Musikunterrichtes (1926)
  • Der lebendige Klavierunterricht (1928, 1931, 1958)
  • Designs to Music (1952)
  • Alte Musik" (1987)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • fondaĵo "Varró Margit"

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-26. Alirita 2019-03-18.