Malfermi la ĉefan menuon

Lívia Rév, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rév Lívia estis hungara klasika pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Rauchwerger Lili [raŭĥverger].

Lívia Rév
Persona informo
Naskonomo Rauchwerger Lili
Naskiĝo 5-an de julio 1916 (1916-07-05)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 2018 (2018-03-28) (101-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoMuzikakademio Franz Liszt
Profesio
Profesio pianistokomponisto
TTT
Retejo http://www.livia-rev.com/fr
v  d  r
Information icon.svg

Lili Rauchwerger [1] naskiĝis la 5-an de julio 1916 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de marto 2018 en Parizo.

BiografioRedakti

Lívia Rév devenis el juda familio, ŝi estis mirinfano. Ŝi gajnis konkurson jam en aĝo 9, post 3 jaroj ŝi pianludis kun orkestro. Ŝi frue ricevis pianlecionojn de Margit Varró kaj Klára Máthé, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1938. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Leó Weiner kaj Arnold Székely. Ŝi plulernis en konservatorioj de Lejpcigo kaj Vieno. Tiam la instruistoj estis Robert Teichmüller, respektive Paul Weingarten. Dum la nazia erao ŝi havis pasporton de Raoul Wallenberg, tial ŝi evitis la holokaŭston. En 1946 ŝi rifuĝis al Parizo pro la komenciĝanta komunismo. Ŝi faris recitalojn, en 1949 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 filinojn. Ŝi instruis en Université Musicale Internationale de Paris. Ŝi revizitis Hungarion en la 1960-aj jaroj kaj ankaŭ koncertis. Ŝi ricevis hungaran premion en 2006, Honoran legion en 2009.

Elektitaj koncertojRedakti

FontojRedakti

ReferencojRedakti