Margraflando Badeno

Margraflando Badeno (germane Markgrafschaft Baden; laŭ NPIV estas "Badenio" anstataŭ "Badeno") estis margraflando kaj historia teritorio en la Sankta Roma Imperio, kiu ekzistis de 1112 ĝis 1535 kaj denove de 1771 ĝis 1803. Ĝis situas en la regiono Badeno, parto de la hodiaŭa federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. La lando nomiĝis "margraflando" kvankam ĝi neniam estis markio (limlando) de la imperio. Hermano la 2-a de Badeno, origine grafo en Breisgau, unue nomis sin "margrafo de Badeno", laŭ heredita titolo "margrafo" kiu origine celis la markion de Verono.

Margraflando Badeno
Plena origina nomo:
germane Markgrafschaft Baden'
11121535

Blazono de Badeno

Blazono de Badeno
ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando • graflando
Geografio
Helbrune: La malnova margraflando
Helbrune: La malnova margraflando
Ĉefurbo:
ĝis 1535: Baden
ekde 1771: Karlsruhe
Loĝantaro
ĝis 1535: romkatolika
ekde 1771: miksite romkatolika/luterana
Ŝtat-strukturo
monarkio formale graflando, nomata margraflando;
ekde 1803: elektoprinclando
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Ŝvabio Duklando Ŝvabio
Postsekvaj ŝtatoj:
Grandduklando Badeno Grandduklando Badeno
Elstaraj historiaj eventoj
1535 Divido al du margraflandoj Baden-Durlach kaj Baden-Baden
1771 Reunuiĝo sub margrafo Karlo Frederiko
1803 Margrafo Karlo Frederiko iĝas princo-elektisto
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

En 1535 okazis hereda divido kiu rezultis en Margraflando Baden-Durlach (luterana ekde 1556) kaj Margraflando Baden-Badeno (katolika). La du margraflandoj reunuiĝis en 1771, kiam mortis August Georg Simpert, la lasta margrafo de Baden-Baden. La landon heredis lia parenco, margrafo Karlo Frederiko de Baden-Durlach, kiu tiel fariĝis margrafo de tuta Badeno.

Elektoprinclando redakti

En 1803, margrafo Karlo Frederiko de Badeno estis rangaltigita al princo-elektisto per la Regna deputacia fina akto de la Sankta Romia Imperio. Tri jarojn poste la imperio kaj la princo-elektisteco dissolviĝis, sed anstataŭe li fariĝis grandduko per subteno de Napoleono.

Post 1803 la "Margraflando Badeno" estis sekvata de "Grandduklando Badeno".