Martirpalmo estas folio de palmo aŭ, pli ĝenerale arekaca folio, intencita en kristanaj medioj kiel simbolo de venko per martiriĝo, kutime vidigita en mano aŭ en la personaĵaro de la sanktulo, kiu suferis martirkondamnon pro sia kredo kaj rifuzo apostati.

Francesco del Cossa: Sankta Lucia el Sirakuzo kun la martirpalmo.

Tiu speco de arbaro kreskas precipe en Mezoriento ĝuste kie oni komencis ligi la palmofolion al la precipa karakterizo de la sanktulo kultata, nome la martiriĝo. Antropologoj opinias, ke la origino de tiu ligo trovigas en la fakto ke ĝia robusta kaj svelta alto kuminas per fortaj foliaj kvastoj laŭ radioj dismetitaj kiel la sunradioj; oni imagadis ke la arbo, florante kaj generante fruktojn, kaj do semojn, eniras en la morton: la ligo kun la martiriĝo estas, do, ŝuldata al simbologio de ofero. el mortiĝo por generi kaj folia kvasto al ofero kaj gloro kun sufero kaj venko, la paŝo estis spontanea.

La palmo de la diino Viktorio estis ikonografio naskiĝinta dum la romia epoko. En la kristana kulturo ĝi trovis ligon kun la kristana martiriĝo ankaŭ pro la fakto ke pasaĵoj de la Psalmaro kantas “kiel floros la palmo tiel floros la justulo”: palmo fakte produkas florantaĵon kiam ĝi ŝajnas jam morta same kiel la martiroj havas sian rekompenson post la morto, en Paradizo.

Ĝia signifo estas tiu de la venko, de la renaskiĝo kaj de la senmorteco. Ĝi kunligiĝas ankaŭ kun la fenikso (birdo)[1]

En la Palmofesto, ĝuste dirita “dimanĉo de la palmoj” la simbologio resendas al la triumfa eniro de Jesuo en Jerusalemon priskribita en la Evangelio laŭ Johano (12, 13): en tiu kazo la liturgio antaŭfigurigas la Resurekton nome la venko post la morto. Tiu apliko al Jesuo jam aperis en la Apokalipso de Johano (7,9).

En la antikva kristana arto la palmo estas pentrita aŭ skulptita kun la sama ofteco de la Ankro (ŝipo) kaj de la kolombo. La martirpalmo, fakte, ornamas tombajn epigrafojn, sarkografojn, slabojn kaj blazonojn, ofte kunigita kun monogramo de Kristo.

Bibliografio redakti

  • Gerd Heinz-Mohr, Lessico di iconografia cristiana, Milano, 1981;
  • La natura e i suoi simboli. Piante, fiori e animali. Dizionari dell'Arte, Electa, Milano, 2004.

Referencoj redakti

  1. Unuavide konceptoj similaj ŝprucus ankaŭ el la diagramo de la kabala arbo de la vivo. Sed elstaras ankaŭ malsamaĵoj kaj eble la kabalo generiĝis en posta epoko.

Vidu ankaŭ redakti