Marvdaŝt

urbo en Irano

Marvdaŝt (perse مرودشت‎) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Farso, en Irano.

Marvdaŝt · مرودشت‎
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Farso
Telefonkodo 0728
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 858  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 52′ N, 52° 48′ O (mapo)29.87416666666752.8025Koordinatoj: 29° 52′ N, 52° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 620 m [+]
Horzono UTC+03:30
Marvdaŝt · مرودشت‎ (Irano)
Marvdaŝt · مرودشت‎ (Irano)
DEC
Marvdaŝt · مرودشت‎
Marvdaŝt · مرودشت‎
Situo de Marvdaŝt · مرودشت‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marvdasht [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Marvdaŝt situas sur altebenaĵo laŭ rivero 39 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ŝirazo, 147 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Jasuĝo, 255 kilometrojn de Buŝehro (same de Persa Golfo), 660 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio redakti

Marvdaŝt situas en proksimeco de antikvaj urboj, kiuj jam ruiniĝis. Inter ili la plej fama estas Persepolo. Male, Marvdaŝt estis fondita en la 20-a jarcento. En 1935 oni fondis fabrikon, samtempe urbeto formiĝis ĉirkaŭ la fabriko. Ĉiujare alvenis homoj el la proksimaj vilaĝoj aŭ eĉ el foraj regionoj. Iom post ankaŭ aliaj fabrikoj ekfunciis kaj Marvdaŝt iĝis industria urbo. La urba municipo formiĝis en 1940.

Ekonomio redakti

En Marvdaŝt pluraj fabrikoj funkcias (ekzemple petrolkemia komplekso, ledfabriko, uzinoj pri nutraĵoj). En la urbego 3 universitatoj funkcias. En la apudaĵo pro la fekundaj teroj oni kultivas ekzemple tritikojn, maizojn, tomatojn, kukumojn.

Trafiko redakti

Al Marvdaŝt kuras ĉefvojoj al Ŝirazo kaj Esfahano, krome estas 2 aliaj provincaj urboj.

Klimato redakti

Marvdaŝt situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Precipitaĵo en la jaro estas proksimume po 300 mm. Inter junio-aŭgusto ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 18 °C.

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj redakti