Matthias Bernhard Braun

Matthias Bernard Braun (ĉeĥe Matyáš Bernard Braun, naskiĝis la 24-an de februaro 1684 en Sautens proksime al Innsbruck – mortis la 15-an de februaro 1738 en Prago) estis aŭstra skulptisto kaj lignogravuristo aginta precipe en Bohemio. Li estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la ĉeĥa kulminbaroka skulptarto.

Matthias Bernhard Braun
Busto de M.B. Braun sur la placo en Jaroměř
Busto de M.B. Braun sur la placo en Jaroměř
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1684 (1684-02-25)
en Sautens
Morto 15-an de februaro 1738 (1738-02-15) (53-jaraĝa)
en Prago
Tombo Katedralo Sankta Stefano
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Germanio
Parencoj Antonín Braun
Okupo
Okupo skulptisto • carver
vdr

Vivo redakti

Matthias Bernard Braun naskiĝis kiel la kvina infano de Jacob Braun kaj Magdalene fraŭlinnome Neureuter. Li studis en Aŭstrio (Salzburg) kaj Italio ( Venecio, Bologna, Romo). En sia verkaro li estis inspirita precipe de Michelangelo Buonarroti, Gian Lorenzo Bernini kaj la venecia skulptoskolo de la 17-a jarcento.

Iom antaŭ 1710, Braun venis al Prago kaj fondis tie sian atelieron. La pragan skulptistan gildon li eniris per majstroverko de statuaro de sonĝo de blinda cistercianino Sankta Luitgarda sur la Ponto de Karolo el 1710. Precipe dank al tiu ĉi verko li akiris en Bohemio grandan popularecon kaj grandan nombron da mendoj. Ene de dek kvin jaroj lia ateliero iĝis la plej granda enurbe. Li kunlaboris kun pluaj gravaj artistoj, precipe kun arkitektoj František Maxmilián Kaňka kaj Johann Bernhard Fischer von Erlach). Lia elstara mecenato estis grafo František Antonín Špork.

Ĉar Braun malsaniĝis pro tuberkulozo, penan skuptistan laboron anstataŭ li sekve faris liaj dungitoj, dum li koncentriĝis plejparte pri kreado de modeloj kaj projektoj. Li iĝis civitano de la Nova Urbo Praga, trovis tie geamikojn kaj edzinon, kun kiu li havis kvin infanojn, sed el ili neniu daŭrigis lian profesion. Li mortis en Prago en 1738.

Verkaro redakti

  • statuoj sur la Ponto de Karolo en Prago - Sankta Luitgarda, Sankta Ivo kaj Sankta Ludmila kun Venceslao
  • ornamo de pragaj palacoj de Clam-Gallas, Thun-Hohenstein, Černín, Ĉefpriora kaj de la ĝardeno de la palaco de Vrba
  • Kvar jarsezonoj en ĝardeno de la Vilao Amerika en Prago (numtempe Muzeo de Antonín Dvořák)
  • statuoj de 12 virtoj kaj 12 malvirtoj en la rezideja kaj banloka komplekso Kuks kaj statuoj en Betlém - nacia kultura memorindaĵo
  • ornamo de kasteloj en Konopiště, Duchcov, Veltrusy kaj de kastelaj parkoj en Citoliby kaj Lysá nad Labem
  • ornamo de preĝejo en Litomyšl, pestokolono en Teplice kaj lignogravuraĵoj por monaĥejo Plasy

Literaturo redakti

Matyáš Bernard Braun : 1684-1738 : Sborník z věd. konf. Nár. galerie v Praze 26. a 27. listopadu 1984. Národní galerie: Praha, 1988. (artikolaro el scienca konferenco, ĉeĥlingve)

POCHE, Eduard: Matyáš Bernard Braun - sochař českého baroka a jeho dílna. Odeon: Praha, 1986. ĉeĥe

POCHE, Emanuel: Matthias Bernhard Braun – Der Meister des Böhmischen Barock und seine Werkstatt. StudienVerlag 2003, ISBN 3-7065-1856-2 germane

Eksteraj ligiloj redakti