Miklós Bertalan Milassin

Miklós Bertalan Milassin [miklOŝ milaŝin], laŭ hungarlingve kutima nomordo Milassin Miklós Bertalan estis hungara pastro, episkopo. La nomon Miklós li prenis en 1756.

Blazono de Miklós Bertalan Milassin

Miklós Bertalan Milassin [1] naskiĝis la 1-an de majo 1736 en Csávoly. Li mortis la 2-an de julio 1811 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

Miklós Bertalan Milassin devenis el sudslava familio. Li frekventis gimnaziojn en Baja, Kecskemét, Szeged, Buda. Li ordeniĝis en 1756, pastriĝis en 1761, poste li plulernis en Firenze. En La sama urbo li ankaŭ instruis. En 1767 li iĝis pastro en la armeo, en 1788 konfesisto de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio), fine post 2 jaroj episkopo de Székesfehérvár. Li ricevis nobelecon de Leopoldo la 2-a. Li establis domon por la maljunaj pastroj, poste li konstruis episkopan palacon. Li estis entombigita en kripto de Baziliko Stefano la 1-a (Székesfehérvár).

Fontoj redakti