Miklós Domahidy [miklOŝ domahidi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domahidy Miklós estis hungara-svisa verkisto. Lia nobela antaŭnomo estis domahídi, lia pseŭdonimo estis Szatmári György, lia frato estis András Domahidy.

Miklós Domahidy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1922 (1922-01-06)
en Budapeŝto
Morto 21-an de novembro 2008 (2008-11-21) (86-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Gefratoj András Domahidy vd
Profesio
Okupo verkisto • vinfaristo • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Domahidy[1] naskiĝis la 6-an de januaro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de novembro 2008.

Biografio redakti

Miklós Domahidy akiris vinistan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis. En la sekva jaro rusaj soldatoj kaptis lin kaj iĝis trudlaboristo en Sovetunio ĝis 1948. Hejmenveninta li laboris en vinkultura centro, inter 1952–1956 en vinesplora instituto. Libertempe li verkis teatraĵojn. Depost la hungara revolucio de 1956 li disidis al Svislando kaj li loĝis en Laŭzano. Liaj kontribuoj aperis en multaj lokoj (Radio Libera Eŭropo, svisaj, okcidentgermanaj radioj, hungarlingvaj gazetoj okcidenta Eŭropo, ktp). Li ricevis premiojn en 1992 kaj 1999. Li edziĝis en 1950, eksedziĝis en 1958, 3 gefiloj naskiĝis en 1951, 1978 kaj 1983.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Die Tasse mit dem Sprung (romano, germane 1962, france kaj nederlande 1964, hispane 1966, hungare 1988)
  • Sechzehn Schlösser (romano, germane 1964, france 1966, hungare 1988)
  • Die Schule des Kneifens (romano germane 1968, hungare 1988)
  • Az osztrák vádlott. Regény egy tárgyalásról, amelyen nem derült ki, hogy a vádlottat Pöltenberg Ernőnek vagy Ernest Pölt Ritter von Pöltenbergnek hívják (romano, germane 1985, hungare 1990)
  • Patkolni kell a Bársonyt (dramo, 1991)
  • Könyörtelen idők (etromano, 1992)

Liaj scenarlibroj redakti

  • Die Tasse mit dem Sprung (1964)
  • Könyörtelen idők/A lapítás iskolája (1992)
  • Vigyázók/Csorba csésze (1993)

Fontoj redakti

Referencoj redakti