NÉMETH Miklós (naskiĝis la 24-an de januaro 1948 en Monok) estas hungara politikisto kaj ekonomikisto. Li estis ĉefministro de 1988 ĝis 1990.

Miklós Németh
Persona informo
Németh Miklós
Naskiĝo 24-an de januaro 1948 (1948-01-24) (76-jaraĝa)
en Monok
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Corvinus de Budapeŝto vd
Partio Hungara Socialista Laborista PartioHungara Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1966 ĝis 1971 li studis en la Ekonomia Universitato Karl Marks. Poste li eklaboris tie kiel aspiranto, asistanto kaj ĉrfasistanto (1971-1977). De 1974 ĝis 1975 li ricevis IREX-stipendion por la Universitato Harvard.

De 1977 ĝis 1981 li estis vic-sekciestro en la Tutlanda Planoficejo. De 1981 ĝis 1987 li postenis en la ekonomia sekcio de la Centra Komitato (CK) de Hungara Socialista Laborista Partio (kunlaboranto, vic-sekciestro, sekciestro). De 1987 ĝis 1988 li estis sekretario pri ekonomio en CK. De 1988 ĝis 1990 li estis ĉefministro, de 1988 ĝis 1991 parlamentano.

De 1991 ĝis 2000 li estis vic-prezidanto de EBRD.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.