Miklós Tompa
TOMPA Miklós estis rumanuja hungara reĝisoro, aktorpedagogo, teatrestro. Li naskiĝis en Székelyudvarhely la 28-an de decembro 1910 kaj mortis la 5-an de julio 1996 en Târgu Mureş. Li estas la filo de poeto László Tompa, la edzo de aktorino Gaby Mende, la patro de reĝisoro Gábor Tompa.
Miklós Tompa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1910 en Odorheiu Secuiesc |
Morto | 5-an de julio 1996 (85-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Patro | László Tompa |
Edz(in)o | Gaby Mende |
Infano | Gábor Tompa |
Parencoj | Eszter Tompa |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Biografio redakti
Miklós Tompa komencis sian karieron en Budapeŝto en Nacia Teatro ĉe Antal Németh. En la komenco de la 40-aj jaroj li reĝisoris en Kluĵo, en 1945 li estis la organizanto kaj unu el fondantoj de Székely Színház de Târgu Mureş, ĝis 1966 li estis ties direktoro. Ekde 1948 li estis profesoro de Magyar Művészeti Intézet, poste de la Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet, ekde 1976 ĝis 1981 ĝia rektoro. Ekde la komenco de la 60-a jaroj li reĝisoris altnivele la dramojn de Áron Tamási.
Ĉefaj reĝisoradoj redakti
- Miklós Bánffy: A nagyúr;
- Anton Pavloviĉ Ĉeĥov: Sirály;
- Sándor Bródy: A tanítónő;
- Lev Tolstoj: A sötétség hatalma;
- Maksim Gorkij: Nyaralók;
- András Sütő: Pompás Gedeon;
- Dramoj de Áron Tamási.