Antal Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Antal estis hungara reĝisoro, teatrestro, universitata instruisto.

Antal Németh
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1903 (1903-05-19)
en Budapeŝto
Morto 28-an de oktobro 1968 (1968-10-28) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Piri Peéry
Okupo
Okupo teatra reĝisoroteatrestro
vdr

Antal Németh [1] naskiĝis la 19-an de majo 1903 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de oktobro 1968 en Balatonfüred (laŭ alia fonto en Budapeŝto).

Antal Németh (sidas)

Biografio redakti

Antal Németh frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj en Munkeno. En la jaroj 1928 kaj 1931 helpe de stipendio li plulernis en Berlino, Vieno, Munkeno, Parizo kaj Kolonjo. Li komencis sian aktoran karieron en 1928 en migranta teatro en Budapeŝto, inter 1929 kaj 1931 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Szeged), baldaŭ li estis redaktoro de literatura revuo. En 1935 li estis nomumita privata profesoro de Universitato István Tisza, samtempe li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝis 1944. Tiutempe li havis kelkajn reĝisorajn taskojn en la Nazia Germanio. Dum la nazia erao en Hungario (1944) li estis forigita el ĉiuj postenoj. Depost 1945 same li ne rajtis labori, li instruis private estontajn reĝisorojn, ekde 1950 en instituto li okupiĝis pri pupteatroj. Ekde 1956 li denove estis reĝisoro laŭvice en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), Teatro de Kecskemét, fine inter 19591965 en Nacia Teatro (Pécs). Li pensiuliĝis en 1965, tamen li esploris en Tutlanda Biblioteko Széchényi.

Lia edzino estis Piri Peéry, post la vidviĝo li denove edziĝis.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Lia filma reĝisoraĵo redakti

  • Madách: Egy ember tragédiája (1944)

Elektitaj libroj redakti

  • A színjáték esztétikájának vázlata (1929)
  • Tanulmányok a színház esztétikája köréből (1934) - studoj
  • Kelet bábjátékművészete (1955)
  • Új színházat! (1988) - elektitaj kontribuoj

Fontoj redakti