Monto Nebo, (hebree הַר נְבוֹ (Har Nəvō), arabe جبل نيبو (Jabal Nībū), estas monta kresto alta ĉirkaŭ 808 metrojn super marnivelo, en tio kio estas nun okcidenta Jordanio. La vido el ĝia kulmino povas ĝuigi la panoramon de la Sankta Tero kaj, se rigardi al nordo, parton de la valo de rivero Jordano. La transjordana urbo Jeriĥo estas, kutime en klaraj tagoj, videbla, el la montoneba kulmino, kiel ankaŭ Jerusalemo.

Monto Nebo
Monto Nebo, vidata de oriento, fore de 1,4 km
Monto Nebo, vidata de oriento, fore de 1,4 km
monto
Alteco 808 m
Situo Jordanio
Montaro Abarim
Kulto kristana
Memorigilo hebrea, kristana.
Geografia situo 31° 46′ N, 35° 44′ O (mapo)31.76777777777835.725555555556Koordinatoj: 31° 46′ N, 35° 44′ O (mapo) f4
Monto Nebo (Jordanio)
Monto Nebo (Jordanio)
DEC
Monto Nebo
Monto Nebo
Situo de Monto Nebo
Map
Monto Nebo
vdr

Ĝia religia signifo redakti

Judismo kaj Kristanismo redakti

Laŭ la fina ĉapitro de Readmono, la Monto Nebo estas tiu sur kiu la hebrea profeto Moseo povis kontempli la Promesitan Landon kiun Dio estis destinita al sia elektita popolo.

”1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan, 2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro, 3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar.” (Rea 34,1-3)

Laŭ hebrea kaj kristana tradicioj, Moseo estis enterigita en tiu monto, sed la situo restis nekonata. Fakuloj, tamen, daŭrigas pridiskuti ĉu la monto nune nomata Nebo estas tiu al kiu referencas la biblia rakonto.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la absido de la baziliko de Moseo
 
Mozaikoj de la baptisterio de la bazilika memorigilo pri Moseo
 
Restaŭrado de la baziliko

La ekzisto de preĝejo, de la 4-a jarcento, en tiu loko estis menciita unuafojon de la fama roma pilgrimulino Etheria aŭ Egeria, kiu en sia privojaĝa taglibro detale priskribas sanktejojn kaj religiajn ritojn de la Sankta Tero, tien pilgrime veninte en 393 p.K.. En 5-a jarcento al tiu preĝeja konstruaĵo estis aldonita navo kaj la kapelo de la Baptejo, ornamita per mozaikoj, elfinita en 597. Ĉirkaŭ la pligrandigita preĝejo sekve estis konstruita granda stilbizanca monaĥejo. Tiutempe Monto Nebo estis pilgrima loko al kiu oni aliris tra romistila ŝoseo kiu ĝin kunligis kun la precipa romia ŝoseo trairanta la tutan regionon. La preĝejo estis, poste, forlasita ĉe la fino de la 16-a jarcento, kaj pliposte, revizitita de kristanoj puŝitaj de la neforgesitaj rakontoj de la antaŭaj jarcentoj.

En 1932, Franciskanoj akiris la situon kaj ekstartigis la prifosajn laborojn kiuj okazigis la malkovron de la ruinaĵoj, kaj rekonstruis grandan parton de la baziliko.

Arkeologio redakti

En kresta punkto de la monto, dirita ‘Syagha’, unu el la kvin montaj pintoj, oni prifosante trovis en 1933 restaĵojn de preĝejo kaj monaĥejo. La preĝejojn oni unuafojon establis komence de la 4-a jarcento por memorigi la lokon en kiu Moseo mortis. La preĝejo respektas la planon tipan por baziliko kiu tamen estis plufoje modifita. Ene de la baziliko, ses tomboj estis malkovritaj, subpavime, kavigitaj en la natura roko. En la moderna kapelo (kiu funkcias ankaŭ kiel pastrejo), konstruita por protekti la situon kaj provizi spacon por devotaĵoj kaj religiaj ritoj, eblas vidi florstilaj mozaikoj establitaj en diversaj historiaj epokoj. La plej antikva inter ili estas panelo kun kruco, nun lokigita sur la suda muro. La plej granda parto de la elfosaĵoj estis malkovritaj kaj interpretitaj de la franciskana Michele Piccirillo. Sekve de tiaj arkeologiaj malkovraĵoj la tuta loko estis deklarita arkeologia trezoro de Jordanio dum Unesko deklaris Monda heredaĵo la tuton, nome kun la aliaj najbaraj elfositaĵoj inter kiuj precipas tiuj de Madaba.

Freŝdata historio redakti

La 9-a de marto 2000, papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis la lokon dum sia Pilgrimo al la Sankta Tero. (Monto Nebo estas la plej grava el la kristanaj lokoj en Jordanio). Dum sia vizito, li plantis olivarbon (Olea europaea) flanke de la bizanca kapelo kiel pacsimbolo.

Vidiĝas tie ankaŭ moderna skulptaĵo: krucforma kun kupraj serpentoj interplektitaj super la Monto Nebo estas verko de florenca (itala) artisto Gian Paolo Fantoni. Ĝi memorigas la Nehuŝtan, nome la bastono, de Moseo, kiun rigardante, la izraela popolo ne estis mortigita pro la mordo de la serpentoj renkontitaj en la dezerto, sed estis savita. Temas pri la bildo de Kristo krucumita, Elaĉetinto de la Mondo, laŭ la Evangelio laŭ Johano (3,14).

”Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.” (Nom 21,9)

La 9-an de majo 2009 ankaŭ papo Benedikto la 16-a vizitis la situon dum sia apostola vojaĝo en la Sankta Lando.

Memorigilo pri Moseo redakti

La baziliko redakti

Konserviĝas la sekcioj plej antikvaj de la tuta amplekso: la navo kaj la sacerdotejo de 597 konstruitaj sur la fundamentoj de la preĝejo de la 4-a jarcento.

La mozaiko redakti

Ĝi mezuras 9 metrojn kaj 39 centimetrojn: ĝi estis parto de la antikva baptejo kaj reprezentas priĉasajn kaj priherbejajn scenojn, intermetitajn per afrikaj bestoj.

La freŝdata baptisterio redakti

Ĝi entenas diversajn mozaikojn, inter kiuj elstaras tiu reprezentanta gazelon kaj iujn arbojn de granatujo.

Bibliografio redakti

  • Lonelyplanetitalia, Giordania, ottobre 2009, ETD Srl, p. 192-193
  • Michele Piccirillo, Chiese e Mosaici della Giordania Settentrionale, 1981, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, La Montagna del Nebo, 1986, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, I Mosaici di Giordania, 1986, Roma

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti