Nižný Čaj situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Nižný Čaj, hungare Alsócsáj (alŝOĉAj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Nižný kaj alsó signifas: suba.

Situo redakti

Nižný Čaj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1335. En 1910 loĝis en Alsócsáj 218 homoj, (130 hungaroj, 88 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Alsócsáj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nižný Čaj 260 homoj, (ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti