Pál Zoltán Szabó

Pál Zoltán Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Pál Zoltán estis hungara geografo, profesoro, instruisto, kavernisto, parlamentano.

Pál Zoltán Szabó
Pál Zoltán Szabó 1949
Pál Zoltán Szabó 1949
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1901 (1901-08-26)
en Pécs
Morto 24-an de julio 1965 (1965-07-24) (63-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geografo • speleologo
vdr

Pál Zoltán Szabó [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1901 en Pécs. Li mortis la 24-an de julio 1965 en Pécs.

Biografio redakti

Pál Zoltán Szabó frekventis eklezian gimnazion, poste universitatojn en Budapeŝto kaj Pécs. Li akiris pedagogian diplomon en 1923, plian diplomon post 2 jaroj. Li ekinstruis jam post la unua diplomo. En 1926 li plulernis en Zuriko helpe de stipendio. En la sekva jaro li instruis komence en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste en Universitato de Erzsébet. En 1932 li estis nomumita privata profesoro en Pécs, sed pro kriza stato de la universitato li instruis plu en mezlernejoj de Szekszárd, Pécs kaj Szeged. En 1941 li estis nomumita privata profesoro en Szeged, post 2 jaroj li fondis instituton, eĉ li gvidis ĝin ĝis sia morto. En la malfrua 1944 li aliĝis al la komunistoj. En 1952 li kandidatiĝis. En 1957 li esploris en Albanio kaj Aŭstrio, en 1959 en Sovetunio. Ekde 1964 li estis parlamenta deputito. Li ricevis premion en 1955, memormedalon en 1964.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Mecsek hegység vízrajzi kutatása (Hidrologia esplorado de montaro Mecsek, (1951)
  • Az állam és a kisebbségek (La ŝtato kaj la minoritatoj), (1929)
  • A nemzetiségi kérdés a középiskolai tanításban (La minoritata problemo en la mezlerneja instruado), (1935)
  • Pécs és a Mecsek (Pécs kaj Mecsek), (1941)
  • Barlangkutatás a Mecsek hegységben (Kavernoesplorado en montaro Mecsek), (1947)
  • A természeti földrajz a szocializmus építésének eszköze (La natura geografio estas ilo de konstruado de la socialismo), (1953)
  • Baranya természeti földrajza (Natura geografio de Baranya) (1958)
  • Neuere Daten zur Kenntnis der Paläokarsterscheinungen in Ungarn (1964)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti